Post preskaŭ 2 monatoj ni forlasos Istanbulon. Antaue mi legis multe pri la plej granda urbo de Turkujo, tiel ke mi volis konatigi gxin fine.
Kion mi skribas pri la urbon, kiu estas priskribita de sennombraj homoj. Verŝajne multe da homoj travivis tiel. Ili ne sciis, kie ili komencigu. Kion estas tiom interesa, tiom vidinda kaj travivinda en urbo, kiu estu la plej bela urbo de la mondo.
Kiel oni imagu urbon, en kiu verŝajne loĝas pli ol 15 milionoj da homoj. Oni ne scias la ekzaktan nombron de la enloĝantoj, ĉar permanente novaj familioj, kiuj venas el la oriento, setlas ĉe la urborando, esperante trovi bonan laboron. Kiel funkcias la publikan trafikon kun tiom da milionoj da homoj? Kiel estas veturi sur la Bosporo veturi de Azio al Eŭropo? Ĝi estu la plej trafikriĉa akvostrato en la mondo. Kaj kiel aspektas reale la sennombrajn moskeojn, kiuj formas per iliaj minaretoj la urbaspekton apartamaniere? Istanbul -la urbo inter oriento kaj okcidento, ĉu ni vere eksentos la postsignojn de la osmana epoko?
Demandoj kaj demandoj, pri kiuj mi okupiĝis. Sed mi nur povis havigi respondon surloke. Por tio ni devis veturi tien kaj ni sciis, ke ni bezonis tempon. Kaj ni prenis al ni tiun tempon.
Kio impresis nin aparte?
Unue la blua moskeo de la arkitekturo Sinan, kiu konstruis la plej gravaj moskeoj, estas spirretena. La centro de la moskeo, la granda kupolo, kiu estas apogata de malgrandetaj kupuloj kaj kelkaj kolonoj. La plej granda kupolo, tiu de la Hagia Sofia, havas diametron de 38 metroj kaj ŝvebas kavzaŭlibere en la internaĵo de la konstruaĵo. Miloj da fajencoj el la osmana manufakturo de Kütahya ornamas la murojn. La multaj fenestroj, en Sultanahmet estas 260 partoj, estas plej multe el multkolora vitro garnitaj per belaj dezajnoj. Kaligrafioj ornamas la murojn kaj ankaŭ mirige belaj mozaikoj.
Sur fotoj la mozaikoj de la Hagia Sofia ne impresis min tiel, ĉar mi jam vidis multajn ilustraĵojn de Jesuo kaj aliaj gravaj personoj de la kristaneco, sed tiujn fajnajn verkojn, kiel ili paradas sub la kupoloj, super la pordoj aŭ sur la grandaj muroj, estis tre impresaj, ĉar miaj okuloj povis parte agnoski malfacile, kiel malgrandaj kaj fajnaj estis la mozaikeroj.
Mi povus nombri ankoraŭ tiom da aliaj vidindaĵoj, sed en la dua parto mi volos raporti pri la manĝaĵoj kaj la homoj.