Malgraŭ la ardovarmego ni vizitis Eyüp. De nia loĝejo estas tre facile veturi tien. Unue ni uzis metroon ĝis Kadoköy, de tie ni veturis prame al Eminönü kaj tie ni ŝangis la promon al Eyüp.
Istanbul havas miloj da belegaj lokoj plenaj da historio. Estas malfacile promeni tra tiu urbego antaŭ tra la malnova centro, kaj ne halti milfoje por rigardadi la konstruaĵojn, pejzaĝojn aŭ eĉ personojn, kiuj postlasi min tute enpensiĝante. Unu el tiuj lokoj estas Eyüp. Centoj da pilgrimantoj venas ĉi-tien, ĉar ĝi estas unu el la plej sanktaj lokoj de Istanbulo. Kutime tiu loko estas plena da homoj, kiuj venas kaj iras. La tombejo de Eyüp troviĝas sur monteto kaj estas giganta. Apud ĝi ni vizitis la moskeo de la sultano Eyüp, en kiu estas la tombejo de „Eyüp la Grando“, kiu estis militestro de Mohamedo. Tertremo detruis la originalan moskeon kaj Sultan Selim la 3-a konstruigis la novan ĉirkaŭ en la jaro 1800. Tiu estas grava loko por la enloĝantaro de Istanbulo, ĉar la cirkumcido de la knaboj okazas ĉi-tie.
Alia simbola loko proksime de la tombejo estas la kafejo Pierre Loti. Temas pri kafejo, kiu gajnas konatecon dum la jaroj pro ĝia impona elrigardoj. De kie vi povas vidi pejzaĝon kun la Ora Korno je vere impresa maniero.
Ĉar mia edzino ne ŝatas iri montetosupren pro la varmego, mi devis iri sole. Estas ankaŭ funikularo, sed ŝi ne volis uzi ĝin. Mi pensas, ŝi timis iomete veturi funikulare sen mi. La suprenirado daŭris nur 15 minutojn kaj mi ĝuis la elrigardon. Mia edzino volis atendi min antaŭ la elŝipejo, sed ŝi perdis la vojon kaj pro tio ŝi devis iri pli multe ol mi.