Proksime de nia loĝejo troviĝas parko, en kiu mi ŝatas promeni ofte malfruposttagmeze, kiam ne estas tiel varmege. Tie estas ankau multaj fruktoarboj. Mi ektrovis fruktoarbon kun fruktoj, kiu havas formon kaj grandecon de mirabeloj. Sed la gusto ne estas tio de mirabeloj. Ili gustumas sengustaj-acidaj. La arbo estas ĉirkaŭ 4 metrojn alta kaj estas larĝa. Sur la branĉoj estas dornoj. Multe de la fruktoj troviĝis sur la grundo. Mi demandis mian ludonantinon, sed ŝi ne scias, pri kiu arbo temas. Do mi esploris iomete interrete kaj baldaŭ mi povis trovi la nomon de al arbo. Estas la ĉerizopruno (Prunus cerasifera), ankaŭ nomita sovaĝa pruno aŭ turka pruno.
Ĉar tiel multe da fruktoj forputriĝas surgrunde, mi decidis fari konfitaĵon el ili. Do mi kolektis ĉirkaŭ 2 kilojn da ĉerizofruktoj -tio daŭris nur 10 minutojn- kaj aĉetis sukeron. La pulpo igis forigi tre malfacile. Sed mi ektrovis interesan kaj amuzigan manieron forigi la grajnon: mi simple dispremegis la frukton inter dikfingro kaj montrofingro kaj la grajno elsaltis. Mi aldonis 1,5 kilogramojn da sukero al la 2 kilogramoj da fruktoj kaj konservis la miksaĵon unue 4 horojn en la fridujo. Tiam mi konfitis tiun miksaĵon.
Kelkaj el ili demandos sin, kial mi faras konfitaĵon. Unuafoje mi ŝatas manĝi rizopudingon kaj al tio la konfitaĵo gustumas certe bona kaj mia edzino ŝatas baki kaj ŝi povos uzi la konfitaĵon kiel tortogarnaĵo. Kaj krome memfarita konfitaĵo estas ĉiam bona donaco.