La Granda Bazaro – la koro de Istanbulo. Multfoje ni vizitis tiun lokon. Ĉio, kion mi povas diri pri tiun imponan, grandiozan, ekstreme impresan bazaron, ne atingas la realecon. Tiu bazaro estas multjaraĝaj kiel Istanbulo mem, havas pli ol 4000 vendejojn kaj vendostandojn kaj etendiĝas sur pluraj kvadratkilometroj: Mikrokosmo por si mem. Jen estas bankoj, tajloroj, moskeoj kaj restoracioj. La centro de la bazaro estas ankoraŭ la malgranda „bedesten (la domo de la bazaro), ĉarpentita el ligno kaj masonaĵo, belega. La Granda Bazaro estas dividita en diversaj terzonoj: La horloĝistoj, tapiŝovendejoj, manĝaĵovendistoj, memoraĵobutikistoj. Bazare vi povas aĉeti ĉion, sed vi negocu kaj komparu la prezojn, antaŭ ol vi aĉetas.
Oni povas travivi nuanceton de la gloro kaj mistiko de la pasintaj tempoj. Por observi la homojn kaj komercistojn sur bazaro tiu loko estas la ĝusta. Sed ni ne aĉetis iom tie, ĉar la plej multaj oferaĵoj estas trompaĵoj kaj fatrasoj. Kaj la altkvalitajn kaj interesajn varojn la komercistoj volas vendi troaltpreze al la turistoj. Certe ŝatantoj de merkatoj ne povas trovi lokojn kiel tiun mondskale.