Pli ol 16 milionoj da homoj vivas en urbego, kiu estas sufiĉe granda por troviĝi sur du kontinentoj, Istanbulo. Urbego, kiu ŝajnas koni nek semajnofinojn nek … kaj estas superkurita de turistoj. Urbego, kiu laŭŝajne ne dormas kaj minacas perei en trafikoĥaoso kaj homamasoj. Tamen en ĉi tiu ĥaoso vi povas trovi neatenditajn oazojn.
Unu el tiuj oazoj estas la Botanika Ĝardeno de la istanbula universitato. Kaŝita ombre de la Süleymanye moskeo kaj per tio troviĝinta meze en la historia malnova urbo de Istanbulo kaj la turista centro, tiu ĝardeno elradias nekutiman kvietecon. Tion vi devas kompreni en tiu kazo absolute laŭvorte, ĉar ĝi estas kaŝita, se vi vere povas trovi ĝin. Nek la sennombraj urbogvidlibroj nek la alikaze detalaj indikiloj montras la vojon al la interesita vizitanto. Nur malgranda, duonsuperkreskita tabulo en la interna korto de la oficejo de la istanbula mufto, la islama jurerudito de la urbo, montras en la direkto de la Botanika Ĝardeno. Istanbulano donis al ni la konsilon.
De la tabulo ni devis iri nur mallongan vojon tra la subetaĝo de la instituto pri Botaniko kaj ni eniris lokon,kiun ni ne kredis trovi en la malvaste surkonstruita kaj hektika malnova urbo de Istanbulo.
La Botanika Ĝardeno, plena nomo estas Istanbul University Science Faculty Alfred Heilbronn Botanical Garden, havas, kiel oni povas antaŭsenti pro la nomo, germanajn radikojn. La fondinto de la ĝardeno, profesoro D-ro Alfred Heilbronn, elmigris en la jaro 1933 post la potencakiro de la naziuloj kiel multaj aliaj akademianoj de juda deveno al la ankoraŭ juna turka respubliko. Antaŭe li estis profesoro pri Botaniko ĉe la universitato de Munstero (Germanujo), kie li estris la tiean Botanikan Ĝardenon. En lia nova hejmlando Heilbronn prenis sur sin la taskon konstrui botanikan instituton el ĝardeno kun nur 90 plantoj. Hodiaŭ en la Botanika Ĝardeno 400 diversaj arboj kaj arbedoj kaj 3.500 herboj atendas la vizitantojn. Ĉirkaŭ 2.500 pliaj plantoj estas distribuitaj en sep varmkulturejoj.
Afabla docento de la instituo rakontis al mi, ke ĉirkaŭ 10.000 vizitantoj, por istanbulaj rilatoj nekredeble malmulta kvanto, venas al la ĝardeno. Tiuj vizitantoj estas studentoj, esploristoj kaj turistoj. Sed ankaŭ regionanoj, kiuj nur volas ĝui trankvilan piknikon, venas ĉi tie. Al tiuj ofertas elrigardo al Ora Korno, branĉo de Bosporo, kaj al la mezepoka kvartalo de Galata.
La Botanika Ĝardeno estas alirebla por la publiko kaj ni ne devis pagi enirpagon. Estas permesite kunporti iom da manĝaĵo kaj trinkaĵo. Ni pasigis 3 horojn de la kvieteco kaj mi studis aparte la arbojn, ĉar mi interesiĝas pri tiuj. La docento montris al mi kelkajn specialajn arbojn. Estis tre afabla kaj instrua posttagmezo.