Estis ankoraŭfoje longa nokto (ĝis la tria matene). Pro tio ni findormis ĝis la dekunua. Kaj hodiaŭ estas tiel varmege, ke ni sidadas kaj kuŝadas maldiligente hejme en la vivoĉambro babilante, drinkante kafon kaj legante. Tial mi volas raporti pri la Galata-ponto.
La Ora Korno estas superpontita de la du plej malnovaj pontoj de Istanbulo: La Galata-ponto kaj la
Atatürk-ponto. La Galata-ponto kondukas de la malnova urbo al Beyoğlu, kiu estas vivoplena da tre granda nombro da vendejoj. Tiu trapasejo ofertas nekredeblan spektaklo. Maljuneta viro vendas sur tiu ponto ekde pli ol 20 jaroj „Simit-on“, sezamobakaĵo. Senlace li premas sian ĉaron la tutan tagon de unu flanko al alia flanko de la ponto kaj laŭdas laŭtvoĉe sian varon. Li estas ero de tiu ĉirkaŭaĵo kaj ĉiuj konas lin. Ĉiuj genreacioj kruciĝas sur tiu ponto -celdirektite aŭ vagadante. Ĉiu prezentas sian specialaĵon, tutsimple, etendita sur tuko, sur la grundo. Jen estas kovriloj por la poŝtelefonoj, kabloj kaj aliaj ludaĵoj, aranĝitaj akribe. Tie oni prezentas ornamaĵojn kaj horloĝojn sur plibeligita kartono. Kelkaj vendas iom da frutoj, aliaj tuj kaptitajn fiŝojn, ĉar la Galata-ponto estas ankaŭ la ponto de la fiŝistoj. Sennombraj fiŝvergoj estas starigitaj, lasitaj sole kaj atendas al tio, ke fiŝo ekmordas. Impona krisolo de diversaj etnoj kaj genezoj, kun reprezentantoj, ĉefe de maskulina sekso.
Kaj sub tiu ponto, unu etaĝo pli malalta, troviĝas alia mondo. Restaŭracio sekvas al alia kaj ĉiuj oferas la matenan kaptaĵon de la fiŝistoj sur la menuo. Bedaŭrinde la atmosfero kaj la prezoj estas tre turistaj. Pro tio ni preferas manĝi en nia ĉirkaŭaĵo en Acibadem.