Kun geamikoj de nia ludonantino ni eliris. Ni renkontiĝis en Moda, kvartalo sur azia flanko de Istanbulo. Tien antaŭ ĉio la meznivelklasanoj ornamvestinte venas por montri, kion ili havas: la plej nova kaj multekosta aŭton, la altvaloran brakhorloĝon kaj juvelojn. Mi ne scias, kial, sed tio ne gravas al mi. Ekzemple por mi estas aŭto nur obĵeto, kiu portas min de loko al alia loko. Pro tio mi ne aĉetis multekostan aŭton dum mia vivo, sed nur malmultekostajn. Mi ne devas plialtigi mian memkonscion per granda kaj multekosta aŭto.
Jen historieto pri la gravaĵo de eksteraĵoj. Antaŭ ol ni ekvojaĝis mi laboris en hospitalo kiel ĉefkuracisto. Ĉiu ĉefkuracistoj de departemento havis sian propran parkejon. Unu matene mi venis nur je la deka horo kaj parkis mian "malnovan" etaŭton (Ford Fiesta) sur mia parkejo. Malsanulo, kiu ne konas min, alparolis min elaŭtiĝinte: "Ĉu vi ne povas legi? Por vi estas malpermesite parki sur tiu parkejo. Ĝi estas disponebla nur por ĉefkuracistoj de departemento". Tiam mi demandis lin, ĉu li konas la ĉefkuracisto por tiu parkejo. Li neis. Ĉar mi ne volis kompromiti lin, mi nur respondis: "La ĉefkuracisto ne venas hodiaŭ kaj li permesis al mi parki sur lia parkejo."
Tiu malsanulo vere kredis, ke pro la malnova etaŭto la posedanto ne povas esti la ĉefkuracisto.