La Bosporo nomiĝas turke Bogaz, tio signifas „la kolo“ kaj estas la arterio de Istanbulo kaj la unika pordo al Nigra Maro. Sen la Bosporo Istanbulo ne estus havinta strategian signifon dum la historio, oni ne estus sieĝinta Istanbulo tiel ofte, Istanbulo ne estus ĉefurbo.de 3 imperioj, ne estis la dua romo kaj eble oni ne estus fondinta Istanbulon.
La graveco de la markolo inter Eŭropo kaj Azio estas ankoraŭ hodiaŭ tre granda. Preskaŭ 70 elcentoj de la turkaj eksportvaroj estas transportataj de tie en la mondon. Sed la ekonomio estas nur unu aspekto de multaj. Do la plej grava aspekto estas, ke la Bosporo ligas la okcidenton kun la oriento, la orienton kun la okcidento kaj unuigas la popolojn.
Do Bosporo ekskurso estas granda apartaĵo dum ĉiu istanbula restado. Ĝi unuigas la Nigra Maro kun la Marmara Maro kaj estas 31 kilometrojn longa. Ĉisekve ni entreprenis ankaŭ tian ekskurson kaj elektis la malgrandan ekskurson, ĉar mia edzino ne toleris bone la balancado de la malgrandaj boatoj sur la ondoj.. Nia ekskursoboato ekvojaĝis en Eminönü kaj la ekskurso daŭris 1,5 horojn. Dum la ŝipveturado ni vidis la Galata turon, la Dolmabahce palacon kaj ties moskeon, la Bosporo ponton, diversaj kvartalojn de Istabulo kiel Ortaköy, Besiktas, ktp. kaj ties vilaojn, la Galatasaray liceon, la Beylerbeyi palacon, la Selimiye soldatejon kaj aliajn vidindaĵojn. La boato veturis ĝis la dua Bosporo ponto „Fatih Sultan Mehmet ponto“ kaj turnis tie. Ni sidis sur la ferdeko kaj ĝuis la elrigardon. Malgraŭ kaskedo kaj sunŝmiraĵo mia edzino suferis malgrandan sunbrulemon en sia vizaĝo.
La prezo estis 10 turkajn lirojn (= 4 eŭrojn).