Nuntempe estas varmege. Kutime ni promenas tra iu kvartalo, sed hodiaŭ mia edzino rifuzis promeni kun mi pro la varmego. Do mi decidis iri sole. Mi promenis sencele tra nia kvartalo al la haveno kaj iam mi alvenis grandan konstruaĵon. Per la tabulo sur la muro mi eksciis, ke temas pri stacidomo Haydarpaşa Garı. Ĝi estis la dua granda stacidomo de Istanbulo krom la stacidomo Sirkeci sur la eŭropa flanko. En la stacidomo Haydarpaşa la turkaj trajnlinioj en la direkto al Anatolio, Irano, Irako kaj Sirio komenciĝis.
Iel la stacidomo havas ion specialan al si, kiam oni alproksimiĝas al ĝi per la pramo. Antaŭ la konstruaĵo malnova lokomotivo staras kaj en la stacidomo mi sentis relokite multjarojn. La stacidomo estas neoklasikismastila kaj estis konstruita laŭ skizoj de germanaj arĥitektoj kiel elirpunkto de la Anatola Fervojo kaj la fama Bagdada Fervojo. La konstruado komenciĝis je la 30-a de majo 1906 kaj la inaŭgurado okazis je la 19-a de aŭgusto 1908. Tion vi povas legi sur la tabulo sur la muro de la stacidomo.
Kelnero en la kafejo ĉe la bordo rakontis al mi, ke la stacidomo malfunkciiĝos ekde 2014 konekse de la Marmaray-projekto. Ĉe tio ĝi temas pri tunelado sub la Bosporo. La urbestraro intencas instali muzeon en unu parto de la stacidomo kaj en alia parto enmeti hotelon konektite kun butikcentro. Ekde pli ol 1 jaro neniuj trajnoj krom tramoj trafikas.
Ripozinte kaj leginte 1 horon en la kafejo antaŭ la stacidomo mi hejmenvenis je la dua. Ĉar mi estis komplete ŝvitmalseka, mi tuj duŝis kaj tiam mia edzino kaj mi ĝuis la posttagmezon sur la balkono legante interesan libron kaj trinkante kafon kaj bongustegan konjakon.