Neniuj aŭtoj, neniu smogo, multe da naturo: La insuletoj de la princoj estas tre popularaj semajnfinoceloj inter la urbeganoj el Istanbulo. Turistoj el la tuta mondo venas al rondveturo per kaleŝo. Jam Kemal Atatürk aŭdiencis ŝtatgastojn tie.
Matene je la 9:50 ni ekveturis per ŝipo en Kidiköy-a haveno. La pasaĝo kostas de Kadiköy per la Istanbul-karto nur 3,5 turkajn lirojn (1,4 eŭrojn). Apenaŭ kiam la pramo elbordiĝis, junaj viroj balancante lerte pleton iras inter la vicoj: "Cay ister var mi?" Ĉu iu volas teon?. La plej ŝatataj sidlokoj estas ĉe la surŝipa balustrado, oni igas svingopendeti la gambojn kaj povas ĝui la freŝan venton. La veturado al la tria de la kvar insuletoj "Heybeliada" daŭris 1 horon.
La mevoj sekvas al la ŝipo kaj ĵetas sin kriante ĥaose al la pecetoj da Simit (sezamkringoj), kiujn la pasaĝeroj ĵetas al ili. Kiu estas lerta, tiu ne lasas fali la peceton en la saloakvon de la Bosporo, sed ekkaptas ĝin lerte enaere. La aplaŭdo de la pasaĝeroj estas certa por la majstro. Sed la rigardo de la mevoj ekkonigas: Malgravaĵo.
Komence de la 19-a jarcento la orientalisto Josef barono de Hammer-Purgstall prikskribis la insuletoj en la Marmaramaro tiel: "Aeraj pinioj, milda aero, plena da odoro d laŭdano, da meliso kaj da aromaj herboj, ĉarma paradiso de riĉaj grekaj familioj, kiuj asigis tie liajn belajn somerajn kaj aŭtunajn tagojn."
Istanbulo estis tiam Konstantinopolo, la ĉefurbo de la osmana imperio. Estis la tempo, kiam antaŭ ĉio grekoj, judoj kaj armenoj de Pera, de la malnova eŭropa parto de Istanbulo, en kiu la eŭropanoj havis siajn loĝejojn kaj ambasadejojn, malkovris la insuletojn kiel naturaj ripozejoj. La insuletoj fariĝis la feriodomicilo de la veziroj kaj kortegokuracistoj, de la diplomatoj kaj fabrikistoj. Oni instalis regulajn komunikojn per pramo. Ankoraŭ hodiaŭ vi povas admiri la viktoriastilajn vilaojn.
Antaŭ tiu tempo de la nova loĝatigo nur monaĥoj kaj fiŝistoj loĝas sur la insuletoj de la princoj – aŭ ĝenaj tronaspirantoj, al kiuj ripozrestado estis trudita – por ĉiam. Pro tio la nomo. Sed, tiel la historia informo, la reĝidoj ne povis ĝui la belecon de sia ekzilejo: Ili estis blindigitaj. Turke la nomo de la insularo estas "Kizil Adalar", ruĝaj insuloj pro la kuprominoj. Sed la hodiaŭaj istanbulanoj nomas ilin nur "Adalar", la insuloj. Naŭ insuloj estas entute, kvin estas loĝataj. Ĉirkaŭ 20.000 loĝantoj vivas tie. Sed somere, kiam la "Istanbular", kiel turke la istanbulanoj nomiĝas, fuĝas el la smogo, el la varmego kaj el la streso de la metropolo kun 15 milionoj da enloĝantoj, povas resti tie ĝis al 120.000 homoj. Multe el ili havas tie ilian someran restadejon, antaŭ ĉio sur la ĉefa insulo Büyük Ada, la Granda Insulo.
Ni forlasis la pramon sur la tria insulo nomita Heybeliada. Dum la labortagoj ne tiom da homoj estas sur la insuloj, sed ankoraŭ sufiĉaj. Ni volis viziti la monaĥejon "Hristos" (Kristo), sed ni ne povis trovi ĝin. Ni demandis multajn homojn, sed neniu el la enloĝantoj povis kompreni la anglan aŭ sciis, kie etas la monaĥejo. Ni estis tre frustraciitaj.
Krome la prezoj tie estis vere turiste altaj.