Kiel ofte ni trinkis turkan teon. Trinki teon apartenas en Turkujo al la nerezigneblaj ritoj en la ĉiutaga vivo. Ĉie la tekuleretoj tintas en la ore borderitaj glasetoj, kiuj varmigas la manojn kaj la animon.
Pli ofte ol la multekostan kafon oni trinkas teon en la hodiaŭa Turkujo. La teo estas kultivata en la lando mem (Nigra Maro regiono). Trinki teon estas pli grave ol komuna manĝado kaj apartenas al ĉiutagaj ritoj en ĉiu domo, dum ĉiu festo, ĉe ĉiu komerca kontrakto. Hejme oni ofte oferdonas salan aŭ dolĉan bakaĵon.
Ĉie, en malgrandaj vilaĝoj kaj grandaj urboj, estas tetrinkejoj, kiuj ankaŭ liveras ilian teon „trans la strateton“. Antaŭ ĉio la komercistoj en la bazaroj uzas tiun liveroservadon, kiam ili kunsidadas kun iliaj geamikoj aŭ klientoj por babilado kaj negocado. Ili pagas la teon per plastikaj markoj, kiujn la komercistoj aĉetis antaŭe ĉe la tetrinkejo kontraŭ kontanta mono kaj kiujn la teliveranto liverante la teon reprenas el preta tenita plado.
La teo estas preparata klasike per samovaro-sistemo en du unu sur la alia metitaj potoj:forta, nigra teo estas infuzata en la supra tepoto, en la malsupra poto bolas akvo, per kiu la teo estas diluata en la glaso. Ĉar la turka teo ne amariĝas ankaŭ post longa teinfuzado, tiumaniere varmega teo estas disponebla dum longa temo. En la tetrinkejoj grandegaj depotoj da varmega akvo staras, sur kiuj pluraj tepotoj estas tenataj varmegaj.
La turkoj trinkas ilian teon tradicie el ore broderitaj glasetoj, kiuj varmigas vintre la manojn kaj peras ĉiufoje senton de delico. La teo estas trinkata ordinare nigre kun sukero, oni povas ankaŭ fajnigi kaj aromatigi ĝin: per vanilita sukero, per citrono, per mento (kiel la araboj), per stangeto da cinamo por turnmovado, per lakto aŭ per kremaĵo ktp. En la Nigra Maro regiono oni donas pecon da sukero en la buŝon kaj sorbas ŝmace la teon.