La porĉiucela sapo de la turkaj kamparanoj povus esti nemalhavebla ankaŭ en okceidenta Eŭropo: oni lavas per ĝi la haŭton kaj hararon, povas flegi plankon kaj meblaron kaj purigi ankaŭ preskaŭ ĉion alian. Oni uzas ĝin ankaŭ al produktado de felto. Ĝia odoro trafluas la banejojn (Hamam) kaj lavejojn de la oriento. Ĉar oni povas ankaŭ purigi manĝilaron kaj patojn, ĝi estas la spacoŝparanta akompanilo dum vojaĝoj per tendo, loĝaŭto, biciklo aŭ dorsosako.
La naturpura sapo estas produktata en familientreprenoj en sudorienta Turkujo proksime de la siria limo. Por tio oliv- kaj laŭrooleo estas sapigataj en grandaj bolilojsuper lignofajroj. Post la malvarmigado oni muldas ilin en muldiloj el ligno kaj metas ilin al sekigado. Tiam la sapfaristo signas la pli malfruajn lokojn, kie la pecoj estu tranĉataj per ŝnuroj. Tiuj pecoj estas 8 centimetrojn longaj kaj 6 centimetrojn larĝaj kaj estas stokataj plurajn semajnojn ĝis la kompleta sekigado.
La olivoleosapo taŭgas fabele por la flegado de la manoj kaj korpo. Ĝi estas milda, ne elsekigas la haŭton pro ĝia alta enhavo je olivoleo kaj peras la senton de kampara freŝeco kaj pureco. Kiu reagas alergie al arfumo kaj konservadaĵoj en kosmetikaj produktoj, tiu aprezos la nefalsitan purecon de tiu prasapo.
Por lavado de la hararo la peco de la sapo estas sana kaj rubolibera alternativo al konvencia ŝampuo. Malsekigu tutsimple la hararon, frotetu super la kapo plurfoje per la sapo, lavu la hararon per la tuj estiĝanta mild-krema ŝaŭmo kaj tralavetu ĝin zorge. Finfine verŝu iom da frutovinagro aŭ citronsuko en kruĉon, diluu ĝin per malvarma aŭ varma akvo kaj ellavu la hararon per tio. Tio eliminas lastajn ŝaŭmrestaĵojn kaj restarigas la acidomantelon kaj donas brilon en vian hararon.
Kuireje oni povas uzi tiun sapon por lavpurigi la vazaron kaj potojn kaj ankaŭ por purigi ĝisfunde tranĉobretojn kaj surfacojn por labori en la kuirejo. Viŝu simple per spongo plurfoje super la verda aŭ flava sapoŝtipo kaj tiam eku.
Ankaŭ por flegado de la plankoj kaj meblaro oni povas uzi ĝin. Porozaj, ne lakitaj tabloj, ŝrankoj aŭ seĝoj, sed ankaŭ sigelfermita parketo aŭ linoleŭmaj plankoj, pordosojloj aŭ fenestrobretoj fariĝas puraj, kiam oni deviŝas ilin per malseka spongo, kiun oni enŝmiris per la sapo. La olivoleo infiltras la lignon kaj postlasas silkpalan brilon uzante ĝin regule.
En Turkujo oni metas pecojn de sapo en la ŝrankojn por forteni fiinsektojn.
Tiu peco da sapo kostas nur 1 turkan liron. La sama peco kostas en Spico-bazaro en la turista regiono 7 turkajn lirojn.