Ekde semajnoj estas manifestacioj en Turkujo. Ili startis en Istanbulo sur la Gezi parko, de tie ili disvastiĝis super la tuta lando. La ekigaĵo estis komence konstruadprojekto sur la Gezi parko. Por tiu la registaro volis permesi, haki dekojn da arboj. Kontraŭ tio la apudloĝantoj defendis sin. Nur kiam la ŝtataŭtoritato reagis perforte al tio, la protestoj ŝanĝiĝis al politikaj manifestacioj. Intertempe temas pri principa demando ĉe tiuj protestoj. La aktuale reganta partio kun ĉefministro Erdogan provas plifortigi la influon de la islama religio. Kontraŭ tio granda parto de la turkoj defendis sin. Tiuj estas antaŭ ĉio homoj aĝaj inter la 25 kaj 45 jaroj el la burĝaro (meza parto de la popolo). Multe de tiuj homoj tutsimple ne volas, ke ilia vivo estas destinata de la islamo. Dum multaj konservacioj mi sentas, ke tiu afero fendas la landon. Tiu afero estas tiugrade esenca por Turkujo, ke ĝi kondukas al certa fanatikeco. Tio estas vera ŝiropruvo por tiu lando. Oni nur povas esperi, ke ne okazos ankoraŭ pliajn violentajn konfrontadojn. Ni vidis ĝis nun nur pacemajn manifestaciojn de ambaŭ flankoj, ankaŭ kiam ni estis sur Taksim placo.