Ĉar ni ŝatas legi, ni interesiĝas pri elektrona libro-legilo (Ebook Reader). Ĝis nun ni legas ofte per komputilo, sed tio ne estas komforta kaj ni ne povas kunporti ĝin al parko aŭ plaĝo. Do ni volis spekti diversajn elektronajn libro-legilojn kaj informiĝis pri tio. Matenmanĝinte ni veturis buse al granda butikcentro inter Maltepe kaj Kadiköy. Sed ni ne povis trovi tiun ilon, kvankam ni demandis en 3 diversaj grandaj vendejoj pri elektronaj iloj kiel komputiloj, televidiloj kaj ties akcesoraĵoj. Ŝajnas,ke ĝis nun ne ekzistas bezono por tiuj iloj.
La butikcentro aspektas samaj ĉie en la mondo. La homoj estu tentataj aĉeti varojn, eĉ se ili ne bezonas ilin. Eĉ la ekipaĵo de la butikoj aspektas same. Mi ne ŝatas tiajn „konsumtemplojn“. Pro tio mi volis forlasi ĝin tuj, postkiam ni ne povis trovi la serĉitaĵon. Sed mi edzino volis ĉirkaŭrigardi. Do mi sidis sur unu el la tipaj rondobenkoj kaj mia edzino ekvagis ĉirkaŭrigardi senhaste.
Intertempe mi observis la preterpasantojn. Multe da junaj kaj mezaĝaj homoj, preskaŭ nur virinoj -vulaitaj kaj senvualitaj- pasumis tra la butikoj, rigardis vestaĵojn, ŝuojn kaj dekoraĵojn por la hejmo. Estas mirige, kiel la modo similas mondskale. Observante la pasantojn mi pensis, ĉu ni vere bezonas ĉiujn tiujn aĵojn. Ĵus dum nia vojaĝo mi konstatis, ke ni kunportis multe tro multe.
Post ĉirkaŭ 45 minutoj mia edzino revenis de ŝia „ekskurseto“. Ŝi aĉetis nenion.