Hodiaŭ ni translokiĝis de nia loĝejo en Maltepe al nova loĝejo en Kadiköy, subkvartalo Açibadem. Bedaŭrinde nia ludoninto Ferit volis iri buse al liaj gepatroj proksime de Adana helponte ilin rikolti la ĉerizojn. Ĉar li volis serĉi aparte de tio alian loĝejon pli proksime al lia laborloko, li decidis mallui lian loĝejon en Maltepe kaj post lia reveno al Istanbulo li serĉos novan. Mia edzino kaj mi bedaŭris tion iomete, ĉar nia kunloĝado estis plezuriga. Vespere antaŭe ni festis malgrandan adiaŭa festo. Ferit preparis bongustan manĝaĵon kun albana hepataĵo kiel antaŭmanĝaĵo kaj bongustega ŝafaĵo turkmaniere. Al tio ni trinkis ruĝan vinon kaj bieron. Estis bela vespero. Je la dua horo ni enlitiĝis.
La translokiĝo formiĝis simple, ĉar ni devis nur ĵeti niajn aĵojn en la aŭto kaj veturi 30 minutojn al nia nova loĝejo. La ludonantino jam atendis nin kaj ni povis enloĝiĝi. Unue ni trinkis kafon respektive teon kune kaj manĝis kukon, kiun ni aĉetis kaj interbabilis. Ni rigardis la loĝejon 1 semajnon antaŭe kaj ni tuj ŝatis ĝin. Ĝi estas granda kaj pura kaj la ludonontino ŝajnis afabla al ni. Pro tio ni decidis nin por tiu loĝejo. Krome ĝi havas la avantaĝon, ke ĝi situas pli proksime al la haveno, de kie la pramoj veturas al eŭropea flanko de Istanbulo. Ni kredas, ke ni faris bonan decidon.
Sur la bildo vi povas vidi unu el la du novaj kunloĝantoj: virkato