Sabate 2 turkaj amikoj de nia ludonanto Ferit venis al la loĝejo posttagmeze. Mia edzino kaj mi ĵus revenis de malgranda ekskurso al Besiktas. Ĉar Ferit kaj liaj amikoj ne planis ion konkretan, ni decidis okazigi Rakı sofrası. Tio estas festsolena kunveno, ĉe kiu multnombraj varmaj kaj malvarmaj antaŭmanĝaĵoj (Mezes) estas servataj sur tablo kun amaso da Rakio. Al tio la homoj manĝadas, trinkadas Rakion kaj babiladas dum horoj.
Do ni ekiris aĉeti ĉiujn ingrediencojn por kuirado kaj preparado de la manĝajoj. Ankaŭ ni aĉetis trinkaĵon, la Rakio. Ĝi estas turka naciotrinkaĵo, distilata el vinberoj aŭ sekvinberoj kaj aromigita per anizosemoj. Ferit kaj liaj geamikoj preparis diversajn, antaŭ ĉio malvarmajn kaj varmajn manĝaĵojn. Oni povas ankaŭ diri „apetitpecetojn“. Mi povas nombri nur kelkajn, ĉar mi forgesis multajn de la nomoj por la manĝaĵoj.
Jen kelkaj el ili:
Acuka, Cevizli Ezme aŭ Muhammara estas bonspicita ŝmirebla maso ĉefe el kapsiko, juglandoj kaj olivoleo, rafinita per diversaj herboj kaj spicoj kiel kumino. Ĝi estas manĝata kiel surpana ŝmirajo.
Beyaz Peynir estas blanka ŝaf-aŭ kaprofromaĝo.
Menemen estas tre populara manĝaĵo, en kiu tomatoj, paprikoj, ovoj kaj herboj estas miksitaj kaj kirlitaj kaj tiam finkuiritaj.
Sigara Böreği estas ruletoj el foliiga pasto, kiuj estas farĉitaj per speciala fromaĝo. Ilia nomo estas devenata de ilia cigarodezajno.
Sucuklu Yumurta estas kirloovaĵo kun la tre forte spicita Sucuk-kolbaso.
Zeytin estas peklitaj olivoj.
Cacik estas Süzme-jahurto kun malgrande tranĉitaj kukumoj, salo, pipro kaj ankaŭ citronosuko kaj olivoleo, laŭplaĉe kun aneto kaj pipromento.
Mercimek çorbası estas ruĝa lentosupo.
Je pliaj nomoj mi ne povas memori, sed ili estas pli multaj. Ni ektrinkis kaj ekmanĝis je la sepa vespere kaj ĉesigis je la 4 matene. Estas gaja kaj agrabla okazintaĵo kun bongustaj manĝaĵoj kaj ekscelenta Rakio. Ni ĝuis tiun nokton.
Pri kio ni babiladis kaj diskutis, mi raportos aliafoje.