Ĉar mi ŝatas migri kaj ĉi-matene la vetero aspektis ne tiel varmega, mi ekiris je la deka post la matenmanĝo. Mi iris al la metroostacio de Maltepe, kiu situas ĉirkaŭ 15 minutojn piede for de nia loĝejo. Per metroo mi veturis al la plej suda metroostacio de Istanbulo, al Kartal. La uzado de la publikaj transportiloj estas tre simpla kaj malmultekosta: Oni aĉetas unufoje la tiel nomatan Istanbulo-karton por 6 turkaj liroj (=2,4 eŭroj). Tiu karto enhavas ĉipso, kiun oni povas ŝarĝi per diversaj monsumoj. Ni ŝarĝis ĝin per 20 turkaj liroj (=8 eŭroj). Ĉiufoje kiam oni uzas publikan transportilon (metroo, buso, tramo, ja eĉ pramo), oni devas teni la Istanbulo-karton antaŭ aparaton, kiu subtrahis aŭtomate la konvenan sumon. Ekzemple por la veturado per pramo super la Marmara Maro de Kadiköy al Eminönü (de la asia al eŭropea flanko) on i devas pagi 1,4 turkaj liroj (=0,55 eŭroj). Por la veturado de Maltepe al Kartal mi pagis 0,96 turkaj liroj (0,38 eŭroj). La distanco inter Maltepe kaj Kartal sumiĝas al ĉirkaŭ 8 kilometroj per metroo. De tiu lasta metroostacio mi promenis laŭlonge la maro reen al nia loĝejo en Maltepe en la subkvartalo Zümrütevler. Ĉar ĉiam kiam mi migris longan distancon, mi uzas pedometron,kiu mi kalibris, mi scias, ke la tuta distanco de la metroostacio la nia loĝejo estis precize 20,2 kilometrojn piede.
La promenado estis tre agrabla, escepte ke la suno ardis pli varmega ol ĝi aspektis matene. Dank'al Dio agrabla aerbloveto de el la maro blovis ĉiam. Dum longa migrado mi ĉiam kunportas akvon kaj fruktojn, tiel ke mi povis plifortigi min dum miaj ripoztempoj. Dumvoje ofte mi vidis gajan, interesajn aŭ kuriozajn eventojn kaj okazaĵojn. Interalie mi observis mezaĝan viron kun brune brunigita korpo, kiu faris streĉekzercoj kun cigaredo en lia buŝo. Ankaŭ multaj fiskaptistoj estis videblaj. Iam belajn vilaojn sur deklivo de monteto mi vidis. La promenado estis varioplena.
Nur la lasta parto de la migrado de la maro al niasubkvartalo Zümrütevler estis ne tiel agrabla, ĉar la vojo estis kelkfoje tre kruta kaj, ĉar mi devis iri sur mallarĝaj stratoj inter multetaĝaj domoj, nun estis varmege pro neniu freŝa venteto. Elĉerpite, sed feliĉe mi atingis nian loĝjon, kie mi unuafoje trinkis malvarman akvon kaj tiam mi duŝis min.