Antaŭ nelonge mi legis artikolon pri elstara ideo: Starigado de listo kun aĵoj, kiujn oni volas fari en la daŭro de 365 tagoj. Tiuj aĵoj estas celoj, agadoj, kiuj plezurigas min, malgrandaj defioj, sukcesoj, kio ajn.
Unuamomente tio sonas strange. Sed tiam mi decidis provi tion. Kial mi faras? Ĉar mi neniam prenus la tempon sub normalaj cirkonstancoj, fari tiujn evidente al-mi-bone-farantajn aĵojn. Kiel tio estas grava por mi formi mian ĉiutagan vivon tiel, ke la konscia travivado de tiuj aĵoj el la listo estas ebla? Kion mi devas ŝanĝi au redukti por tio? Kion devas fari por tio? Kiel tio estas kunigebla kun mia vojaĝo aŭ mia „normala“ vivo? Aŭ por homoj, kiuj havas familion kaj devas labori? Kiel tio estas kunigebla kun familio aŭ profesio?
Jen parto de mia listo: Legi 40 librojn, pasigi 50 tagojn sen komputilo, skribi 10 poemojn, naĝi 4 kilometrojn, sukcesi fari kuŝapogojn en la daŭro de 2 minutoj, skribi historion, kiuj havas 25 DinA-4-paĝojn …
Mi havas pliajn aĵojn sur mia listo. Kelkaj sur tiu listo sonas tre nerealigeblaj. Ili estas! Sed tiuj estas nur celoj. Mi ĝojas pri la atingado de ĉiu ununura poento.Aĵojn, kiujn mi ne sukcesos fari, mi ne frustriĝos, eble mi ŝovis ilin simple al sur la listo de la venonta jaro.
Ne temas pri listo de farendaj agadoj (ToDo-listo) en la propra senco. Temas pri fari aĵojn, ke mi travivas mian ĉiutagan vivon pli konscie.