En ĉiu kvartolo, pli bone subkvartalo, merkato okazas ĉiusemajne. En nia subkvartolo Zümrütevler okazas la loka merkato ĉiuĵaŭde. Memkompreneble ni uzas tiun merkaton por replenigi nian bezonon je legomoj, fruktoj, spicoj, herboj kaj aliaj naturaĵoj.
Egale sur kiu merkato ni estis, tiu estis ĉiam plena da homoj, ĉiam estis interpremo. La homoj de kvartalo venas aĉeti. Avantaĝe la loka merkato de nia subkvartalo situas proksime de nia loĝejo. Tial ni devas iri nur 10 minutojn. Kiam ni alvenis tie -estis la dua posttagmeze- jam multe da homoj interpremiĝis inter la vendostandoj.
La merkato estas aranĝita kruce, dekstre kaj maldekstre staras vendostandoj, tiel ke oni povas promeni inter ili. La merkato estas kovritaj per ŝirmaj toloj. Tio bonas kontraŭ la suno kaj pluvo. Lastĵaŭde, kiam ni vizitis la merkaton, estis pluvoverŝo. La merkato etendiĝas vaste, certe ĉiuj vojoj adiciite rezultas 700 ĝis 800 metrojn.
Granda oferto da varoj ekzistas: legomoj, fruktoj, fromaĝoj, spicoj, herboj, vestaĵoj kaj mastrumaj varoj. Ankaŭ estas floroj, brosoj, ornamaĵoj, diversaj specoj da teoj, sapoj kaj kelkaj brokantistoj. Kiam mi vidis unuafoje la legomojn kaj fruktojn, mi ĝojis pri tio, ke la varoj estas dekoraciitaj bele per freŝaj folioj kaj mi devis igi konscia, ke ne temas pri allogi turistojn, sed tiu dekoraciado plaĉu al la „normala“ dommastrino. Vendostando kun verdaj fazeoloj estis dekoraciitaj per ruĝaj paprikoj -tio aspektas bela kaj apetitveka. Sur tiu loka merkato vi povas aĉeti ĉion escepte viando kaj kolbasaĵoj. Diversaj fromaĝoj kiel ŝaffromaĝoj estis ofertataj, ke mi plej ŝatate dezirus enmordi tuj. Apenaŭ ĉion ni rajtis gustumi. Memkompreneble ni gustumis tion kaj jenon, tiel ke ni revenis hejmen sataj. La aĉetantoj venas kun grandaj butikumaj ĉaretoj, ĉar ili volas havigi ĉion por la venonta semajno. Multe da ili aĉetas grandajn kvantojn da legomoj, fruktoj, spicoj kaj aliaj nutraĵoj.
Ankaŭ ni aĉetis multan kvanton kun nia ludonanto: 1 kg da ĉerizoj, 1 kg da nektarinoj, 2 kg da terpomoj, 2 kg da tomatoj, 1 kg da prunoj, 1/2 kg da ŝaffromaĝo, 1 kg da figoj kaj 1 kg da kapsiketoj. Mia edzino volos prepari la kapsiketojn laŭ turka maniero. Por ĉio ni nur pagis 17 turkajn lirojn (tio valoras ĉ. 7 eŭroj). Nun ni povos kuiri bongustajn turkajn manĝaĵojn.