Vizito en la istanbula subtera mondo: Kiu malsupreniris en la cisternon apud la legenda Hagia Sofia, tiu startas eltrovadekskurson tra la antikvo. Mem James Bond jam remis tra la mallumo.
Estas modesta enirejo proksime de la mondfama Hagia Sofia en Istanbulo. Super ŝtuparo oni malsupreniras malvarmetan, humidan mallumon kaj tiam oni staras en grandioza kolonokatedralo. La istanbulanoj nomigas tiun apenaŭ 1.500 jaraĝan konstruaĵon, kiun la orientromania imperiestro Justinian I-a igis konstrui inter la jaroj 532 ĝis 542 p.K., forsinkita Palaco, turke Yerebatan Sarayi.
La cisterno estas vere vidinda. Dekdua vicoj da po 28 8 metrojn altaj marmorkolonoj portas la volbajxon el brikoj. La muroj, kiuj estis izolitaj per aparta mortero, atingas dikecon da 4 metroj.
Aparta atrakcio estas la du antikvaj meduzokapoj ĉizitaj el ŝtono. Ili servas kiel fundamento por du de la apogiloj. Dum la konstruado la alteco de la kolonoj , kiuj devenas de la romiana tempo, devis esti kompensita kaj la laboristoj prenis disponeblan materialon. La meduzo devenas de la greka mitologo kaj estis monstro kun virinaj trajtoj.
Vojetoj el ligno kun ŝirmbalustrado gvidas la vizitantojn tra parto de la 140 metrojn longa kaj 65 metrojn larĝa komplekso. Specialaj lampoj ĵetas decan lumon sur la vojetojn kaj la arĥitekturon, el la fono eksonas mallaŭta klasika muziko.
40 centimetrojn alta, klara akvo kovras la grundon de la cisterno. Turistoj ĵetas monerojn en la akvo, en kiu petolas fiŝoj, kiuj ne estas ĝenataj de tio.
Dum la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento filmo montras unuafoje la internon de la forsinkinta palaco al vasta publiko. James Bond en la filmo „Amsalutoj el Moskvo“ igis remi sin per boato tra la cisterno por atingi sekretan koridoron al soveta konsulejo. Tiam la akvo estis pli alta, la ŝlimosedimento sur la grundo estis pli dika. Nur post elspeziga purigado kaj renovigado dum la okdekaj jaroj la vidindaĵo estis malfermita por la publiko.
En la komplekso ja estas humida, sed agrable malvarmeta -por 10 TL (ĉirkaŭ 4 eŭroj) enirpago agrabla klimato ekzistas en la cisterno male al la varmega Istanbulo.