Unu el la plej grandaj nomoj en la turka kulturo estas la arĥitekto Sinan aŭ turke nomita tenere Mimar Sinan.
Li vivis dum la 16-a jarcento. Pri la naskiĝloko kaj la naskiĝtago ne ekzistas datumoj. Sed estas konate, ke Sinan fariĝis arĥitekto en la jaro 1539. Tiun titolon li portis sukcese dum duona jarcento. En la jaro 1588 Sinan mortis pli ol 80-jaraĝa en Istanbulo
La plej multaj informaĵoj pri la arĥitekto devenas de lia intima amiko kaj poeto Mustafa Celebi. Sinan vizitis la militaran lernejon en Istanbulo. Post kio li apartenas al diversaj militiroj kun la sultano. Dum tiuj militiroj la juna arĥitekto havas la okazon viziti maljunajn konstruaĵojn en la tuta mondo. El la gajnitaj spertoj li realigis sian grandajn projektojn. Al liaj plej grandaj verkoj apartenas la tiel nomita Şehzade moskeo en Istanbulo. Sinan nomis tiun moskeon kiel sia plej ŝatata verko. Ĝi estas konata kiel fruverko de la majstro. La Süleymaniye moskeo en Istnbulo apartenas al liaj mezaĝaj verkoj. Finfine la plej granda konstruaĵo, kiun li konstruis en la aĝo de 80 jaroj, estas la Selimye moskeo en Edirne.
Krom la kapabloj kiel arĥitekto Sinan estis ankaŭ alte talentita konstruadinĝeniero. Li ankaŭ solvis la roblemon pri la akvo en Istanbulo ĉirkaŭkondukinte la akvon el la ĉirkaŭaj valoj. Unu el la plej konataj akveduktoj en la mondo, Magloya, montras lian genion. Krome Sinan estis ankaŭ konata por lia elstara laboro en la kampo de restaŭrado. Li restaŭris la Hagia Sofia (turke Ayasofya).
Kio fariĝis lin vere senmorta, estis nek lia laboro kiel konstruadinĝeniero nek kiel restaŭratoro. Sinan revoluciigis la kupolo-arĥitekturon. Por lia unua verko, la Şehzade moskeo, la granda arhitekto apluzis krom la ĉefa kupolo 4 duonajn kupolojn kiel apogilo. Per tio Sinan atingis maksimumon da volumo kaj etendaĵo. Lian zeniton atingis la arĥtekto per la konstruado de la Selimye moskeo en Edirne. La kupolo de la Selimye moskeo ne havas apogojn en la interno de la kupolo. Ne ekzistas apenaŭ ekzemploj por tia granda arĥitekturo.
Mimar Sinan, kies verkojn mi eltutkore admiras, faris multe por la historio de la arĥtekturo. Li postlasis pli ol 400 konstruaĵojn, kiuj portas lian manskribon. La granda majstro serĉis ciufoje, kiam li konstruis verkon, novaĵon kaj li provis atingi ĉiam la perfektaĵon.
Mi ĝojas pri vizitado de pliaj konstruaĵoj de Sinan.