Jam la unua vizito de la blua moskeo postlasas senparole ĉiujn, kiuj vidas ĝin majeste bela enmeze de palmoj. De interne ĝi efektas malgrande, de ekstere eleganta kaj kolosa, ankaŭ se ĝi ne antingas la grandecon de la najbara Hagia Sofia, malgraŭ ke tiu efektas multe pli granda kaj estas konstruita sub multege pli malficalaj kondiĉoj. La blua moskeo estu la plej granda moskeo en la islama mondo. Ĉiam, kiam ili provis konstrui ĝin pli grande pl la Ayasofya -tio estas la turka nomo de la Hagia Sofia- ĝi denove disfalis kaj tiel ĝi estas kaj restas pli malgranda ol ĝia elorigine kristana vidalvido. Sed por ĝia beleco ne ludas rolon. Eble ĝi trovas konkurencon per la Topkapi-palaco, malgranda paradiso sur la tero, en kiu oni povas pasigi multajn tagojn en la parkoj ĉirkaŭitaj de floroj, ĝardenoj kaj herbejoj, se oni ĵus ne estas tiom sopora de la ora lukso de la apartaj eksponaĵoj.