Malsupre nigre vualitaj knabinoj moviĝas kun duona dekduo da iliaspecaj sur altaj pikkalkanumoj tra la mallarĝaj stratoj, de la ĉielo brilas la suno kaj enmeze de tio estas minaretoj, tiom fore la okuloj povas vidi. Alveninte la urbocentron ni ne bezonas unu horon, ĝis kiam la ĉarma ĥaoso de aŭtoj, busoj, tramoj, taksioj, vagantaj vendistoj kaj homamasoj fascinis nin. Kiu volas travivi orienton kaj okcidenton, malnovan kaj novan, laŭtan kaj mallaŭtan, hektikan kaj malrapidan ĉe unu loko, tiu devas veni al Istanbulo.