Estis anoncite satdormi, ĉar nia veturado al Istanbulo estis tre laciga. Do ni dormis ĝis la naŭa, matenmanĝis longdaŭre kaj tiam mi legis miajn retmesaĝojn. Jen multe da ili, ĉar dum la lasta semajno en Thessaloniki la interreto en nia loĝejo ne funkciis. Mi tuj respondis ĉirkaŭ 30 retmesaĝojn de miaj gefiloj, gefamilianoj kaj bonaj geamikoj. La aliajn retmesaĝojn mi konservis por la venontaj tagoj. Post malgranda tagmanĝo ni ekpromenis tra la kvartalo Maltepe al ĝia centro. Tiu kvartolo havas 500.000 enloĝantojn laŭ mia ludonanto. Istanbulo estas metropolego. Estas dirate, ke 20 milionoj da homoj vivas ĉi-tie. La etendiĝo de nordo al sudo havas 50 kilometrojn, de okcidento al oriento havas 100 kilometrojn.
La centro de Maltepe formas grandan moskeon. De tie ni povas aŭdi plurfoje po tago la vokon al preĝejo de muezinon. Apud la moskeo komenciĝas la piedira zono ĝis al la marbordo. En la piedira zono estas multe da benkoj. Ni sidis sur unu el ili kaj ekobservis la preterpasantojn. Junaj virinoj kun kaptukoj estas la malplimulto, tre malofte ni povis vidi virinojn kun ĉadoro. Mi pensas, ke nur 10% de la virinoj surmetas kaptukojn. Multe da virinoj surmetas modernajn vestaĵojn kaj iras kun altaj pikkalkanumaj ŝuoj. Surprize la viroj, ankaŭ la junaj viroj, estas vestitaj plejparte konservativaj.
Se ni ne povus vidi la virinojn kun kaptukoj aŭ ĉadoroj kaj kelkaj viroj kun islamaj ĉapoj, ni ne scius,ke ni estas en islama lando.