Post 2 semajnoj ni forlasis Thessaloniki-on. Ni ne estis malĝojaj pri tio, ĉar Thessaloniki ne plaĉis al ni. La urbo estas malpura, la stratoj estas mallarĝaj kaj la loĝejo estis ankaŭ ne aparte bona. Krome la grekoj en Thessaloniki estis ne bone alireblaj. Kiam mi parolis kun ili, ili nur plendas pri ilia situacio. Kaj kiel ĉiam: nur la aliaj estas kulpaj. Nur unufoje mi renkontis samaĝan grekon, kiam mi sidis sur benko en parko. Ni komencis interbabili. Li povis paroli la anglan, tiel ke ni povis interparoladi ankaŭ pri malfacilaj temoj. Iam ni parolis memkompreneble ankaŭ pri la ekonomia krizo. Li aprobis miajn impresojn kaj asertis, ke la krizo detruas kaj detruos la estontecon de la nuna generacio inter 20 kaj 30 jaroj. Surprize por mi estis, ke li kulpigis la kaŭzon por la krizo al la generacio de siaj gepatroj kaj geavoj. Unuafoje iu ne kulpigis la Eŭropan Union aŭ la germanan kancelierinon Merkel, sed li serĉas la kaŭzon en Grekujo. Mi demandis lin, kio estas la kaŭzoj. Kaj li parolis tre malkaŝe kaj sincere pri tio.
Li diris: „La greka socio nur funkciis per koruptado. Se oni bezonis laboron, la persono devis pagi iun. Tio okazis per bankbiletoj en koverto. En Grekujo eĉ ekzistas nomo por tiu agmaniero: Fakelaki. Komence oni nur devis pagi por pli granda komplezemo. Sed iom post iom Fakelaki trapenetris la tutan socion. Oni devis pagi eĉ por malgravaĵoj. Kaj alia kaŭzo: La grekoj ne pagis impostoj aŭ nur iomete da impostoj. Pro tio la ŝtato ne havis monon por plenumi siajn devojn. Rigardu nur la publikajn konstruaĵojn. Ili estas en malbona stato. La averaĝa salajro de grekoj estis laŭ fisko nur 11.000 eŭrojn ĉiujare en la jaro 2002. Tio estas ridinda. Sed la grekoj pagis nur impostoj por jara salajro de 11.000 eŭroj. Memkompreneble ili salajris pli multe. Sed la plej multe da negocoj estis faritaj neoficiale, tiel ke la homoj ŝparis la impostojn. Ankaŭ hodiaŭ tio okazas“. Tiu interparolado estis tre interesa por mi.
Ni ekveturis je la oka de Thessaloniki kaj antaŭeniĝis tre bone. Jam je la dekdua ni estis ĉe la limo al Turkujo. Je mia surprizo ni ne havis problemojn transiri la limon. Mi supozis, ke ni bezonis vizon por mia edzino, ĉar ŝi estas taja. Sed sen problemoj ni povis transveturi. Post nur 30 minutoj ni estis en Turkujo. Ĝis la urbolimo ĉio funkcias bone. Sed en Istanbulo komencis la malfacilaĵoj. La trafiko estas nekredebla. Por distanco de 1 kilometro ni bezonis ĉirkaŭ dek minutojn. Finfine ni atingis post 2 horoj nian celon, tiel ni pensis. Sed nia navigilo gvidis nin al malĝusta adreso. Kaj en tiu kvartalo ni ne povis trovi iun, kiu povis paroli la anglan. Do mi telefonis kun nia ludonanto kaj li donis al ni adreson, kiun povis trovi nia navigilo. Denove ni devis veturi 1,5 horojn al la alia adreso. Ni estis feliĉaj, ke tiu adreso estis ĝusta. Sed tiam la loĝejo. Ĝi ne plenumis niajn ideojn kajla bildojn, kiujn la viro sendis al ni. La banĉambro malpura, la kuirejo nur konsistas el du forneloplataĵoj kaj fridujo kaj la dormĉambro estis tre malgranda. Ne, tiun loĝejon ni ne volis lupreni. Dank' al Dio ni havis alian adreson. Do denove pluveturi, La distanco inter la malnova kaj nova adreso estis nur 25 kilometrojn, sed ni bezonis por tiu distanco 3 horojn. Lace ni atingis nian lastan celon je la oka kaj duono vespere. Kaj la loĝejo: fantasta. Granda dormĉambro, pura banĉambro kaj tre, tre afabla ludonanto. Ni tuj sentis bone.
Ni parolis nur duonan horon kun nia nova ludonanto kaj tiam ni falis lacege, sed feliĉe en nia lito.