Kiam ni loĝas en granda urbo, en kiu estas Goethe-instituto, mi ŝatas viziti ĝin, ĉar mi povas lege kviete germanajn gazetojn kaj librojn. Kelkfoje mi pasigas tutan posttagmezon tie. Krome tie ofte mi renkontiĝas kun homojn, kiuj povas paroli la germanan. Tiumaniere mi povas ekscii kelkon pri la lando, en kiu ni ĵus loĝas. Tiel mi faris en Latvio Rigo), en Pollando (Krakovo) kaj Italujo (Romo).
Do mi iris piede al la Goethe-instituto de Thessaloniki , ĉar ni loĝas nur 15 minutojn piede for de tiu instituto. Ĝi situas en agrabla ĉirkaŭaĵo kaj la ĉambroj estas grandaj kaj helaj. La biblioteko havas multe da sidlokoj, interalie ankaŭ komforta divanon. Unue mi legis gazetojn kaj ĵurnalojn, tiam mi okupiĝis pri diversaj libroj pri Thessaloniki kaj Grekujo. Mi interesiĝis antaŭ ĉio libroj respektive ĉapitroj en la libroj pri historio kaj kulturo.
La Goethe-instituto estas mondskale laboranta kulturinstituto kun multe da filioj tutmonde. Ili prosperigas la sciojn pri la germana lingvo eksterlande kaj flegas la internacian kulturan kunlaboradon.