Venkinte la unuan seniluziiĝon, ni travivas la proksiman ŝokon. Ĉar ni volis konatigi Ĥalkidiki-on, ni decidis serĉi alian malgrandan loĝejon en la supra urbo proksime de la kastelo. Tiu parto de Thessaloniki ŝajnas al ni pli bela. Rapide ni povis trovi instruiston, kiu volis ludoni sian loĝejon por tre malaltpreza luprezo, ĉar dum la ferioj li loĝas sur Ĥalkidiki. Tial ni faris rendevuon kun li ĵaŭde vespere.
Ni renkontiĝis kun li en beleta taverno proksime de la malnova romania muro. Ni volis konatigi nin. Evoluiĝis baldaŭ agrabla interparolado. Li raportis pri sia vivo kaj ni rakontis pri niaj motivoj de nia mondvojaĝo. Post 2 horoj kaj kelkaj bieroj ni iris al lia loĝejo, kiu estas nur 2 minutojn piede de la taverno. La elrigardo de el la balkono al la urbo kaj golfeto de Thessaloniki estis grandioza.
Sed la loĝejo -neimagebla. Kiel oni povas vivi sub tiaj kondiĉoj estas nekomprenebla por ni. Por formuli eŭfemisme ĝin: La loĝejo estas ekipita tre, tre simpla. Krome ĝi estas malzorgita kaj malpura, kvankam li asekuris al ni, ke li ordigintus kaj purigintus gxin. Kiel oni povas oferi tian malpuran kaj malzorgitan loĝejon al nekonataj personoj kiel ni. Ni hontus.
Kiam ni reveturis per aŭtobuso malfrue al nia loĝejo, ni ne ankoraŭ povis kompreni ĝin. Ni fluktuis inter ne kompreni kaj ridi. Sed nun estas certe: Ni forlasos Thessaloniki-on kaj Grekujon post 2 semajnojn. Ni ne scius kaŭzon, kial ni restu ĉi tie. Thessaloniki estas ununura frustriĝo.