Promenante tra la centro ni ankaŭ preterpasis unu el la plej famaj arkitekturaj vidindaĵoj de la greka havenmetropolo Thessaloniki. La triumfarko de Galerius. Ĝi estas dediĉita al la romania imperiestro Galerius Valerius Maximus. Li triumfis kun romania armeo super la persa reĝo Narses en la jaro 298. Per tio li rajtis konstruigi triumfarkon por si.
La konstruado de la arko komenciĝis en la jaro de la venko super la persoj kaj estis finkonstruita supozeble ĝis la jaro 305 p.K.. La kvar kolonoj de la arkomonumento, kiu havas la formo de tetrapilono, estas kovrita per volbo kaj impona kupolo. Sub la arko la ĉefstrato Via Egnatia trakondukas. La arko de Galerius estis konstruita el marmoro kaj restaĵoj, kiuj devenas de konstruaĵoj ekde pli maljunaj kulturoj. Sur la arko oni povas vidi interalie la plej gravajn okazintaĵojn de la militiro kontraŭ la persoj. La monumento popularigis la imperiestran propagandon. Hodiaŭ ni povis vidi nur du el la kvar kolonojn de la majesta konstruaĵo. Parte la reliefoj estas konservitaj nur malbone. Tamen la enormaj dimensioj de la arko de Galerius estas ekkoneblaj ankoraŭ hodiaŭ. La monumento estas 15 metrojn alta kaj 30 metrojn larĝa.
La triumfarko estas vere bela vidindaĵo, antaŭ ĉio por homoj kiel mi, kiuj interesiĝas pri la historio de la antikveco.