Nia unua impreso, kiun ni havis post la unua promenado tra nia kvartalo, estas terura kaj frustriĝinta. Nia kvartalo estas aĉa. Ni loĝas nur 300 ĝis 400 metrojn for de la centro proksime de la franca instituto (Institut francais). La stratoj estas malpuraj, ekzistas apenaŭ verdaĵon kaj la trotuaroj estas plenparkitaj per aŭtoj, tiel ke oni ne povas iri agrable. Ni vere provis renkontiĝi senantaŭjuĝa kun homoj kaj lokoj. Sed ĝis nun ni ne vidis tian malbelan kaj malzorgitan urbon en Europo. Ankaŭ la enloĝantoj estas diversaj. Ili estas timema kaj suspektema.
Jen 2 historietoj, kiujn mi travivis la unuan vesperon kaj la sekvan matenon. Nia ludonantino volis ricevi tuj la lupagon. Kiam mi diris, ke ni kutime ne kunportis tiom da mono kontante, ŝi serioze pensis pri tio, ĉu ŝi luu la loĝejon al ni. Mi ofertas mian pasporton kiel garantio. Ni volas lupreni la loĝejon 2 semajnon. Kial ni forveturu dumnokte? Krome ŝi povis ricevi mian pasporton. Ĉar mi ne povis pagi samvespere, ŝi insistis, ke mi pagu la lupagon la sekvan matenon je la dekunua, kiom mi intencas aparte de tio. Matene je la naŭa mi ekiris serĉi bankaŭtomaton. Ĉar mi ne povis trovi iun, mi turniĝis al ĉirkaŭ 50-jaraĝa virino por demandi, kie estas bankaŭtomato. Ŝi ektimis kaj paŝis unu paŝon malantaŭen. Kaj mi nur volis demandi ion. Kial tiu ekscesa reago?
Ankaŭ ni ne vidis tiom da homoj, kiuj traserĉas la publikajn rubujojn, kaj almozpetantojn en eŭropea urbo.
Skribante tiun raporton, mi sidis sur benko en malgranda parko. Kvankam ĉiuj 10 metroj staras rubujoj, la plej multaj preterpasantoj ĵetas sian rubaĵon sur la grundon. Kaj tiel la parko aspektas!
La publikaj konstruaĵoj kiel universitato kaj malsanulejo aspektas de ekstere kvazaŭ ili ne estas riparitaj 50 jarojn. Pro tio tiu stato de la publikaj konstruaĵoj ne povas esti konsekvenco de la nuntempa ekonomia krizo.
Elorigine ni volis resti en Thessaloniki kaj ĉirkaŭaĵo 4 semajnojn. Sed nun ni vere konsideras pluvojaĝi pli frue.