Post la vizito en Bitola ni pluveturis al Thessaloniki. Ĉe la limo malfacilaĵoj ne estis. Ni povis transiri la limon sen problemoj. Malrapide ni veturis sur la bonstataj grekaj stratoj al nia nova celo. Ĉirkaŭ je la kvina ni alvenis. Sed nia ludonantino ne estis tie kiel interkonsentite. Ni atendadis, sed ŝi ne venis. Atendinte 1 horon, ni telefonis kun ŝi, eksciante, ke ŝi atendadis ankaŭ 1 horon antaŭ la loĝejo. Kiel estas ebla? Post longa interarolado ni konstatis, ke 2 samnomitaj stratoj ekzistas en Thessaloniki, unu en la malnova parto kaj la alia en la nova parto. Ni estis en la malnova parto. Kiam ni volis ekveturi, nia aŭto faris strangan brueton kaj ĝi pendiĝis maldekstren. Tuj mi haltis kaj iris ĉirkaŭ la aŭto. Kion mi devis vidi? La maldekstra antaŭa pneŭmatiko estis krevinta. Kutime mi mem povus ŝanĝi facile ĝin, sed mi ne sciis, kiel eltiri la rezervan pneŭmatikon. Do mi telefonis kun la germana aŭtoasocio ADAC kaj la viro sendis al mi helpanton el Thessaloniki. Li montris al mi la arkanon -estis tre, tre facile. Ĉar nia aŭto estis malnova (konstrujaro 1997), mi ne havis manlibron. Estis facile: Oni nur devis solvi ŝraŭbon kaj jen: Mi povis eltiri la rezervan pneŭmatikon. La helpinto volis ŝanĝi la pneŭmatikon, sed mi komprenigis al li per manoj kaj gestoj, sed mi mem povus fari tion. Entute tiu agado -atendado kaj ŝanĝado- daŭris 2 horojn. Pro tio ni renkoniĝis kun la ludonantinon nur je la sepa. Kvankam mi senkulpigis min plurfoje, mi rimarkis, ke ŝi estis ĉagrena.
Tiam la loĝejo: Ĝi tute ne konformis kun la fotojn interrete. Ĝi situs duone en la subteretaĝo, tiel ke ni nur havas malgrandan elrigardon eksteren. Ni elrigardas eksteren kvazaŭ sur la nivelo de la stratogrundo. Krome la latplanko de la lito estas difektita, la kuirforno ne funkcias bone kaj en la banĉambro estas malagrabla fetoro. Ĉar ni nur trovis tiun loĝejon, kiu estas akcepteble malaltpreza, kaj jam estas la naŭa, ni luprenis ĝin. Sed tuj ni decidis resti en tiu loĝejo ne 4 semajnojn, sed nur 2 semajnojn. Pri tio nia ludonantino memkompreneble estis ĝojigita.
Tiumaniere nia restado en Thessaloniki ekis.