Je la deka horo ni forlasis Oĥridon -iomete malĝoje, ĉar ni ŝatas ĝin kaj sia grandiozan ĉirkaŭaĵon. Dum nia veturado al Bitola mia edzino kaj mi decidis reveni revenvojaĝe. Post ĉirkaŭ 1 horo ni alvenis Bitola-n. Ĝi estas la dua laŭ grandeco urbo de Makedonio kaj havas 80.000 enloĝantojn. Krome Bitola estas konsiderata la kaŝita ĉefurbo de Makedonio. Pro sia situo en la lej ekstrema sudo de la lando kaj inter la montaraj ĉenoj de Babe kaj Nidje Bitola transprenis elstaran rolon en Makedonio ekde sia fondiĝo. Inter 1382 kaj 1912 Bitola estis sub la turka kontrolo. En la jaro 1912 Makedonio estis dividita inter Serbio, Bulgarujo kaj Grekujo. Tio estas ĝis hodiaŭ granda traŭmo por la makedonioj kiel mi ofte povis elaŭdi dum interparoladoj. Multaj, antaŭ ĉio la maljunaj, revas ankoraŭ hodiaŭ pri la Granda Makedonio. Post la unua mondmilito Makedonio estis enmetita en Jugoslavujo, kiu estis fondita de marŝalo Tito.
Hodiaŭ en Bitola kristanaj kaj ortodoksaj preĝejoj kaj moskeoj staras pace unu ĉe la alia. Nuntempe la junaj homoj kunedziĝas interreligie, almenaŭ en la urboj. Ankaŭ en Bitola la stratoj estas rimarkinde puraj kiel ni vidis en multaj lokoj en Makedonio -nur ne en la norda parto de Oĥrid (mi raportis pri tio -vidu: „La alia Oĥrid“).
Dum nia vizito tagmeze la piedira zono ĉirkaŭ la tre interesa malnova merkato estas plena da homoj, ankaŭ la restoracioj kaj kafejoj estas okupitaj ĝis la plej lastaj sidlokoj. Estis okulfrape, ke ĉefe junaj homoj sidas tie kaj ili estas vestitaj bone kaj moderne. Ni sidiĝis en unu el la kafejoj kaj ĝuis turkn kafon.
Post 2 horoj ni pluveturis al Thessaloniki, kie ni volos resti 4 semajnojn.