Travagante la urbon mi alvenis al la norda parto de Oĥrid. Unue mi pensis. ke tio, kion mi vidis, estas individua kazo. Sed ĉiam pli ofte mi vidis ĝin: rubaĵo ĉe la lagobordo. Laŭlonge la tuta norda lagoplaĝo rubaĵo kuŝadas. Kaj ankaŭ la ĉirkaŭaĵo ne estas flegata. Malnova malzorgita kampadejo kun multaj parte detruitaj ruldomoj, la necesoj kaj lavejoj en aĉa stato, la akceptejo fermita. Survoje subite mi vidis multe da geinfanoj elveni el malnova, aspektante disfalanta domo. Mi alproksimiĝis kaj devis agnoski: Tio estas elementa lernejo. Kiam mi demandis, ĉu mi povus eniri kaj rigardi la internon, ili malakceptis. Verŝajne ili hontis. Memkompreneble mi akceptis ilian deziron. Mi pluvagadis. Grizaj slabokonstruaĵoj. Kadukiĝinta futbalsportejo. Difektitaj stratoj. Neniuj benkoj por restadi en belaj ĝardenaĵoj. Mi sentis translokita al Albanujo. Ĉu tio estas vere Oĥrid? La homoj en la slabokonstruaĵoj kaj sur la stratoj efektas al mi malriĉaj. Tiu kvartalo kaj lagoplaĝo estas la kompleta malo de la turista parto de Oĥrid. La Oĥridaj aŭtoritatoj enkasigas de ĉiu vizitanto, kiu tranoktas ĉi tie, banlokan imposton. Tio estas en ordo. Sed kial ili ne investas tiun monon en la pli malriĉaj partoj de ilia urbo?