En multaj juvelejoj laŭlonge la ĉefa esplanado oni vendas la „famajn Oĥridajn perlojn“. Turistoj pagas 300 eŭrojn por kolĉieno aŭ 40 eŭrojn por paro da orelringoj. Mi demandas min, ĉu ili vere devenas de la Oĥrida lago kaj de kiu sorto de konkoj. Mi ne povis interpreti tion. Do mi demandas la vendistojn. Sed ili ne povis aŭ volis klarigi al mi, de kie la Oĥrida perlo devenas.
Antaŭ 2 tagoj mi sidis sur benko sub arbo sur la ĉefa placo, sur kiu estas puto, observante preterpasantojn. Proksime de mi estas stratstando, ĉe kiu maljuna viro vendas la specialajn kafopotojn por prepari turkan kafon. Ni komencigis interparoli. Surprize li povis parili la germanan bone. Dum la interparolado ni venas ankaŭ al la temo „Oĥrida perlo“. Kaj li povis kaj volis klarigi al mi la originon de ĝi.
Li rakontis: „La famaj perloj ne devenas de la lago antaŭ nia pordo, sed de la Hinda Oceano. En nur 2 aŭ 3 entreprenoj ili plibonigas la krudajn perlojn el Azio diametre inter 4 kaj 14 milimetroj. Kiel ili plibonigas la perlojn estas bone gardata entreprenosekreto. Vintre ili iras eksteren sur la lago kaj fiŝkaptas apartan fiŝon nomita Plasica. Tio fiŝo similas al sardino kaj venas dum la malvarma sezono svarme ĝis la proksimeco de la lagobordo. Tiam ili deskvamigas la kaptitaĵon, je kio nur la aparte muarantaj skvamoj de la ventro estas interesaj. Post multaj laborpaŝoj la muarantaj surfaco de la skvamo alvenas la poton, la postrestantaj skvamoj estas deĵetataj kiel rubaĵo. En la poto emulsio estiĝas laŭ maljuna familiorecepto kun diversaj aldonaĵoj. La enboritaj perloj estas ekpikataj sur dentopikiloj kaj tratiritaj tra tiu emulsio. Sepfoje tiu proceduro estas ripetata, sepfoje la perloj devas esti sekigitaj. Fine la surfaco de la perloj reflektas la lumon unikmaniere. Pro tiu kompleksa kaj elspeziga proceduro la perloj estas tiel multekostaj.
La sukceso de la Oĥridaj perloj kaŭzas multajn imitantojn. Ĉie ajn vi povas aĉeti konsiderinde pli malmultekostajn imitaĵojn.