Matene je la 9-a mia edzino portis min per aŭto al Elshani, malgranda vilaĝo ĉe la lago 15 kilometrojn for de Ohrid. De tie mi startis mian migradon.
Ĉio inkluzive mi migris ĉirkaŭ 17 kilometrojn. La suprenirado estis tre kruta kaj pro tio tre peniga kaj mi devis spiregi ofte – ankaŭ mi ne fariĝas pli juna. Sed la elrigardoj al la lago Ohrid rekompencis min por la penado. Post unu kaj duonan horon mi atingis la kreston. Sur tiu mi daŭrigis mian migradon ĉirkaŭ 2 horojn. Grandiozaj elrigardoj! Pro la neĝo sur la montosupro de la plej alta monto, mi ne suriris ĝin. Mi plumigris sube de la montosupro. Finfine mi alvenis la loko, de kiu oni povis vidi ambaŭ lagojn – la lago Ohrid okcidente kaj la lago Prespa oriente. Laŭ la altometro en mia poŝtelefono tiu loko estas 1621 metrojn alta.
Ĉe tiu loko mi ripozis 1 horon, trinkante akvon kaj manĝante mian lunĉopaketon. Matene mi preparis sandviĉojn kun bongusta salamo. Krome mi kunportis 2 litrojn da akvo, ĉar mi sciis, ke lavojo estos peniga. Al tio mi havis 2 pomojn en mia dorsosako. Oni devas kunporti mangaĵon kaj trinkaĵon, ĉar survoje ne estas manĝebleco kaj trinkebleco.
Ripozinte mi iris al la interkonsentita loko, kie mia edzino deprenis min.
La vojoj estas markitaj per ruĝa kaj blanka strio sur rokoj, ŝtonoj kaj arboj. Sed oftege ili estas troveblaj tre malfacile. Mi ne povas reliefigi tion sufiĉe. Se vi iras pli ol 50 metroj ne vidinte signon, vi eble vojeraris. La signoj ĉeestas, sed ofte ili estas apenaŭ videblaj pro paliĝo per suno, pluvo aŭ neĝo. Kelkfoje mi perdis la vojon kaj mi devis returni, kvankam mi provis vidi la signojn.
La migrado estas modere malfacila kaj eventuale danĝera. Se je la antaŭa tago pluvis, la vojoj estas malsekaj kaj la ŝtonoj kaj rokoj, antaŭ ĉio sur la kresto, povas esti glitigaj.
Por mi tiu migrado estis aventura, peniga kaj grandioza.
Se vi iam venos al Ohrid, vi devas migri tra la nacia parko Galičica kaj ĝui la elrigardojn kaj pejzaĝon.