Ekde la 11-a de majo ni estas en Makedonio, ĝustadie en Ohrid (pronuncu Oĥrid).
Ni startis la veturadon de Durres je la 10-a horo. Post 20 kilometroj ĉe Rrugozine la stato de la strato estis malbonaĉa. Nemensogite en la stratoj estis truoj de 30 ĝis 40 centimetroj. Por la distanco de 15 kilometroj ni bezonis 1 horon. Ni antaŭtimis la plej malbonaĵon. Dank' al Dio la stratostato fariĝis pli bona. Survoje ni aĉetis dolĉajn ĉerizojn, ĉar mia edzino ŝategas ilin.
Ohrid nomiĝis dum la romiana periodo Lichnidos, poste interrompe Ohrid. Ohrid situas en la ekstrema sudokcidento de Makedonio ĉe la lago Ohrid. Kelkaj vortoj pri la lago: Ĝi estas tektona lago kaj tre, tre maljuna (pli ol 3 milionoj da jaroj). Ĝi havas superfacon da 268 kvadratkilometroj. Triono de la lago apartenas al Albanujo. La lago estas ĉirkaŭata de montoj escepte en la nordo kaj situas sur altitudo da 695 metroj. La lago mem estas 294 metrojn profunda ĉe ĝia plej profunda loko kaj per tio ĝi estas la plej profunda de la Balkana duoninsulo.
Kiel ĉiam ni luprenis malgrandan kaj malaltprezan loĝejon (dormĉambro, kuirejo kun tablo kaj banĉambro kaj kiel apartaĵo balkono), nur 50 metrojn for de la lago. Alveninte ni unue mallenigis nian aŭton kaj instalis nin en nia nova loĝejo. Ni volos resti en Ohrid 2 semajnojn. La unua impreso estas tre pozitiva: la stratoj estas li bonaj ol en Albaanujo kaj ni ne povas vidi rubuĵon ĉie kiel en Albanujo. Ĉirkaŭirante ni vizitis la malnovan urbon de Ohrid, kiu estas formita per la osmana arkitekturo.
Ĉar la veturado de Durres al Ohrid estis tre peniga pro la malbona stato de la stratoj en Albanujo kaj pro la malfacilaĵoj ĉe la makedona limo, ni enlitiĝis frue je la 9-a horo. La makedonaj doganistoj ne konis la specialan legitimaĵon de mia edzino. Ŝi ja estas taja kaj ricevis de germanaj aŭtoritatoj
malgrandan karton (formato kiel kreditkarto), kiu aprobas, ke ŝi rajtas vivi kaj loĝi en Schengen-landoj dum ŝia tuta vivo. Ĉar tiu legitimilokarto estas nova, ili ne konas ĝin. Ili telefonis kaj disputis unu kun la alia kaj post pli ol 1 horon ili permesis al ni eniri al Makedonio.