Kiel ĉie sur la Balkano ankaŭ en Albanujo la nacia identaĵo estas romantika konstrukcio. Tiom da konkerintoj trapasis la landon: romianoj, okcident-gotoj, normanoj, serboj, bulgaroj, bizancoj, venecianoj, ottomanoj, italoj, germanoj, por nomi nur la plej gravaj, kaj ĉiuj postlasis siajn genetikajn, lingvajn, kulturajn kaj arkitekturajn postsignojn: romaniaj amfiteatroj, bizancaj preĝejoj, veneciaj fortikaĵoj, ottomanaj moskeoj, italaj pontoj kaj registarkonstruaĵoj.
For de la komercaj kaj administraj centroj, en la malfacile ireblaj montaj regionoj, nek la religio nek la politiko, sed la lojaleco kaj la leĝo de la klanoj, inkluzive la vendetto, destinis la vivon. Karl May, kiu ja neniam vizitis la landon, priskribis ĝin en sia aventuro-vojaĝlibro „Tra la lando de la skipetaroj“.
Nur dum la 19-a jarcento akademianoj, kiuj batalis por la sendependeco el de la osmana imperio, kreis la nacia mito de Albanujo. Ili asertis: Kiel posteŭloj de la iliroj ili estus provintaj konservi iliajn nacia sendependecon kaj karakterizaĵon kontraŭ ĉiuj invadintoj. La granda heroo de tiu rakonto estas Gjergi Kastrioti, nomita Skanderbeg, kiu unuigis la albanaj triboj al defendobatalo kontraŭ la turkoj dum la 15-a jarcento.
Ankoraŭ hodiaŭ la albanoj parolas pri la 400-jara osmana regado kiel la „malhela periodo“, kvankam la lando travivis verŝajne la plej longan pacperiodon de ĝia historio kaj kvankam la hodiaŭa rilaksa kunekzistado inter moslemoj kaj kristanoj estas heredaĵo de tiu ĝenerale tolerema imperio de la osmanoj.
Miksedziĝoj estis kaj estas ĝis hodiaŭ nenio nekutimaĵo. En Berlino-Kreuzberg oni povas vidi pliaj da kaptukoj ol sur la pitoreskaj stratoj de Kruje aŭ Berat kaj multe malpli en la monduma Tirano. Kaj se 2 junuloj renkontiĝas, ili certe ne parolas unue ri tio, al kiu religio ili apartenas.
La plej multaj albanoj vidas sian ŝancon evidente en la Eŭropa Unio. Eble sukcesas, malgraŭ la eŭrokrizo kaj la germana lacego por ekspansio. Ĉar Albanujo kunportas ne nur grandioza, ĝis hodiaŭ de okcidentaj turistoj konsiderinde neeltrovita pejzaĝo kiel dotaĵo en la Eŭropa Unio, sed ankaŭ enloĝantaro, kiu estas interesita pri plibonigo de sia vivo, laborema, lerta en negocado kaj diligenta pri edukado.
Sed Eŭropo povas lerni ankaŭ de Albanujo: pri plejparte islama socio, en kiu toeremo de aliaj religioj -kaj de ateismo- estas io evidentaĵo.
Albanujo ne estas lando por homoj, kiuj volas vidi aprobitaj siajn antaŭjuĝojn.