La albanan Rivieron mi imagis ĉiam aliel. Neniuj blankaj senhomaj graveloplaĝoj kaj idiliaj fiŝvilaĝetoj. ĉie, kie eblas, estiĝas hoteloj rekte ĉe la maro. Ekde la jaro 2008 la kvanto de la turistoj triobliĝis. Laŭ la ministerio pri turismo kaj sporto pli ol 3 milionoj da homoj vizitis Albanujon en la jaro 2012. Antaŭ ĉio feriogastoj el la apudaj landoj Kosovo, Macedonio kaj Montenegro, sed ankaŭ italoj kaj grekoj loĝatigas la mallarĝajn sablostriojn dum la someraj monatoj. Preskaŭ ĉiu centimetro de la marbordo estas intertempe baritaj per blokformaj hotelkompleksoj. Iam la fiŝvilaĝoj estis kontemplaj, sed nun somere la loĝantaro triobliĝas. Tial ili jam ne estas idiliaj -la sama evoluiĝo kiel en Italujo ĉe la teŭtona kradrostilo laŭlonge la adriatika itala marbordo.
„Multe da hoteloj neniam estas plenrezervigitaj. Sed la turistoj certe venos“, hotelisto el Durres diris al mi.
Konstruadinĝeniero en Golem, vilaĝo sude de Durres, rakontis al mi, ke multaj konstruentreprenistoj tutsimple ekkonstruas -sen permeso kaj sen konstruadplano. Ne ĉie la aŭtoritatoj povas aŭ volas haltigi la kontraŭleĝajn konstruaĵojn. Sed se la aŭtoritatoj ekscias de kontraŭleĝa hotelo aŭ alia konstruaĵo, la malkonstruadkomando venas. La konsekvencoj estas nesupervideblaj. Kiel putraj dentoj en sana dentaro sennombraj konstruaĵruinoj fuŝornamas la feriokolison. Malgraŭ tio oni plukonstruas aktive.