Per trajno ni veturis al Tirano. La ĉefstacidomo de Tirano havas nur 3 trakojn kaj aspektas kiel abandonita stacidomo en la germana provinco. Ne ekzistas horaroj aŭ indikiloj. Ĝi faras tre desolatan impreson.
Des pli agrable estis la impreso forlasinte la stacidomon. Laŭlonge la ĉefa strato troviĝas multe da novaj vendejoj, grandaj kaj malgrandaj restoracioj, lunĉejoj, hoteloj kaj kelkaj ministrejoj. La korso de Tirano -la Bulvardo Deshmorét e Kombit- komenciĝas ĉe la Skanderbeg-statuo sur la centra placo de Tirano vidalvide de la ministerio pri internaj aferoj kaj kondukas ĝis al la universitato kaj la futbalstadio ĉe la suda fino de la strato. En tiu bulvardo plusas la vivo. Trapasado por la homoj kaj la veturiloj estas preskaŭ ne ebla. Diferencon al la korsoj de aliaj sudeŭropeaj urbo ni ne povas registri apenaŭ.
Pompaj konstruaĵoj de itala stilo staras ĉirkaŭ la centra Skanderbeg-placo. Apud la masto, je kiu flirtas la albana flago kun la dukapa aglio, staras la rajdista statuo de la nacia heroo Skanderbeg.
En kafejo, kiu situas nur malmultaj paŝoj for de la moskeo Et'ham Bey, sidas viroj kun longaj barboj. Moskeo estis la unua konstruaĵo, kiun princo Suleiman Bargini konstruigis sur tiu placo en la jaro 1614. Li nomis la fonditan setlejon memore al la urbo en la fora oriento „Teherano“. En la paso de la tempo fariĝis el tiu nomo „Tirano“.
Jam ĉiam Albanujo estis krisolo de la religioj. Unue duone ortodoksa, duone katolika. Poste sub la osmanoj ĝi estis islamigita kaj sub la komunistoj estis proklamita la unua ateisma ŝtao en la mondo en la jaro 1968. Hodiaŭ la plimulto de la albanoj ne konfesas al iu religio, kvankam la komunista regado finiĝis en la jaro 1990. Oni diras, ke ĉirkaŭ 20 elcentoj de la enloĝantaro apartenas al la Bektaschi-ordeno, kiu devenas de turka Derviŝo-ordeno kaj estas orientita tolerante. Ĝiaj reguloj permesas la manĝadon de porkaĵo kaj trinkado de alkoholo kaj la praktikado estas privata kaj sen rigoraj rehguloj.
Ni ankaŭ vagadis tra la „Blokku“, kvartalo de Tirano, kiu dum la komunista periodo estis barita kaj gardita strikte. Tie loĝis la Crème de la Crème: Envar Hoxha, siaj ministroj kaj kunuloj. Ĉiu konstruaĵo havis sian propran subteran rifuĝejon el betono. Hodiaŭ estas „Blokku“ la kvartalo, en kiu oni festas. En la iamaj rifuĝejoj estas vere mojosaj distrejoj kaj dancejoj.
Ankaŭ en la urbocentro troviĝas la „piramido“, kiu la duonfilino de Envar Hoxha Pranvera konstruigis post lia morto. Estu maŭzoleo kaj fariĝu pilgrimejo or lernejaj klasoj, soldatoj kaj laboristoj. Hodiaŭ la piramido estas malplena kaj ŝmiraĉita per grafitioj. La plej kuraĝaj rultabulumantoj amuzigas sin sur ĝia tre krutaj muroj.
Vespere ni veturas trajne „hejmen“ al Durres. La veturado daŭris 1 horon.