Ĉiam denove ni vidas tiujn bunkrojn, kiuj aspektas kiel fungokapoj.
Ĉe la plaĝo mi renkontiĝis kun pensiulo el Tirano. Kun li mi parolis pri tiuj betonkonstruaĵoj. Dum la komunista periodo miloj da betonkonstruaĵoj estu protektintaj la landon kontraŭ ebla invado. Sed la timita malamiko neniam venis. Por tio la konstruintoj de la bunkroj malaperis. „Hodiaŭ ili servas kiel festobunkroj, en kiuj oni povas perdi la virgecon“, li rakontis ridante.
Cent miloj da bunkroj fuŝornamas la pejzaĝon de Albanujo: de Skodra proksime de la montenegra limo ĝis al la urbo Konispol, kiu malproksimas nur treege mallonga vojo de Grekujo. La albanaj bunkroj estas sendube unikaj. Laŭ kalkulo la komunistoj konstruis pli ol 750.000 bunkrojn. Kaj la lando havis nur 3 milionoj da enloĝantoj. „Dum komunistaj tempoj ĉio, kio partoprenis al la bunkroj, estis sekretega. Ĉiuj dokumentoj malaperis dum la transira fazo. Pro tio neniu estas kapabla defini la ekzaktan kvanton“, la viro raportis.
La bunkroj troviĝas en urboj, postkortoj, sur tombejoj kaj ludejoj. Aliaj situas en la montoj kaj aliaj duone en la maro. Kamparanoj devas flankenveturi, kultivante siajn kampojn. Kiam ni veturis trajne al Tirano, ni povis vidi dekoj da ili.
Kial oni konstruis ilin? Envar Hoxha (pronuncu „Hoĝa“), kiu subpremis kiel diktatoro Albanujon de 1944 ĝis sia morto en la jaro 1985, timis atakon. „Li suferis je persekutmanio. Li suspektis ĉiun voli invadi la landon. Kredante, la tuta mondo estus komplotinta kontraŭ li, li preparis sin por milito, por kiu li konstruigis la bunkrojn“, klarigis la maljuna viro.
Tra jaroj neniu tuŝis la bunkrojn de Hoxha. Ĝis la serboj komencis bombardi Kosovon. Kelkaj bomboj estis deĵetitaj super Albanujo kaj kelkaj el ili trafis la bunkrojn. „De tiam ni sciis, ke tiuj konstruaĵoj, kiuj ja estus servintaj kiel protektejoj dum nuklea atako, kolapsis kiel kartodomoj! Por multaj homoj tio estis vera ŝoko. Ni komprenis, ke la supozita komunista forto estis nur banalaĉo, mensogo, iluzio“.
De tiu momento la dua ekzisto de la bunkroj komenciĝis -la civila ekzisto. „La homoj perdis la respekton antaŭ ili“. Kampare oni uzis ilin kiel porkejoj, en la urboj ĝis antaŭ nelonge kiel fridujoj. De post la albanoj povis aĉeti fridujojn, la plej multaj el ili fariĝis publikaj rubejoj.
En suda Albanujo alia viro diris al mi: „Ni havas fungojn, kiuj kreskas sur betono kaj ŝtonoj. Tiuj estas niaj ŝtonfungoj [noblaj boletoj] de oĉjo Hoxha. El la tuta mondo la homoj venas por admiri ilin“.