Lordo Byron vizitis persone Albanujon aliel ol Karl May. „Land of Albania! Let me bend mine eyes, thou rugged nurse of savage men!“, li skribis en sia poema vojaĝtaglibro „Childe Harold's Pilgrimage“. Dum plurjara tramediteranea vojaĝo, komencita en 1809, la brita romantikisto trapasis ankaŭ la landon de la skipetaroj kaj trovis tie multfenditan montaron kaj ekzotikan etnon kun orientalaj kutimoj. Lia voajaĝpoeziaĵo, kiu okupiĝas detale kun la vojaĝo en Albanujo, parolas el la koro de tuta generacio. 18.000 ekzempleroj de tiu verko estis aĉetitaj en Londono dum nur unu tago kaj en la Eŭropo de la 19-a jarcento ĝi estis tutsimpla la legaĵo. Sed nur malmultaj de liaj samlandanoj vizitis efektive Albanujon kaj Albanujo estas hodiaŭ ne pli malmulte ol tiutempe „nekonata lando“.
Ĉe tio oni povas postsenti treege en Berat ekzemplodone la versojn de la poeto. Grandaj partoj de la urbo ne ŝanĝis sian aspekton dum la pasintaj du jarcentoj. Laŭlonge de la bordoj de la rivero Ossum situas la du kvartaloj Gorica kaj Mangalem, kiuj ambaŭ estis konstruitaj sur krutaj deklivoj. La domoj estas tavoligitaj unu super la alia, tiel ke ĉiuj domenloĝantoj havas liberan elrigardon al la rivero kaj al la kontraŭe troviĝanta kvartalo. Ĉar ĉiu de la fasadoj estas ekiptiaj per multaj mallarĝaj fenestroj, Berat havas la apudnomon „Urbo de la 1000 fenestroj“. Inter la konstruaĵoj estas krutaj ŝtuparoj, mallarĝaj trapasejeoj, malgrandaj terasoj, kaŝitaj surtegmentaj ĝardenoj kaj malvastaj stratetoj, sur kiuj aŭtoj ne povas veturi. Herboj kreskas en la fendetoj de la rondŝtonpavimo, sovaĝaj floroj burĝonas el la domomuroj, kaj super la stratetoj volviĝas ombrodonantaj vitoj.
De sube preskaŭ ne videbla, situas supre de Mangalem la kastelo de Berat, fortikaĵo kun amplekso da 10 hektaro, en kiu hodiaŭ loĝas pli ol mil homoj. Tiu fortika loĝloko sur la montodorso estas arkitektura juvelo el naturŝtono, forgesita de la moderna tempo. Viroj kaj virinoj laboras en la riĉegaj ĝardenoj kaj infanoj ludas ĉirkaŭ la fortikaĵomuroj. Iam 42 ortodoksaj preĝejoj troviĝis ene de la fortikaĵo, tolerita de la turkoj. Hodiaŭ ankoraŭ 17 el ili estas konservitaj, ties internaĵon la enloĝantaro flegas pedante kaj, havante monon, restaŭradas ilin. Spite al la netuŝetita ortodoksa kaj osmana arkitekturo kaj la grandioza situo ĉe junto de 3 valoj turistoj en Berat estas ankoraŭ maloftaj. Ni serĉas vane reklamŝildojn, restoraciojn, memoraĵvendejojn aŭ vagantajn vendistojn ĉirkaŭ la kastelo.