Plaĝovivo
Hieraŭ estis -samkiel en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo- la tago de la laoboro. La laboristoj kaj dungitoj havis feriotagon.
La vetero estis ekde tagoj aparte bona. La suno brilis la tutan tagon. Kaj kion faras la homojn dum tia vetero? Ili iras eksteren -kiel ni. Matene post la matenmanĝo je la 11-a ni iris al la plaĝo kaj pasigis la tagon tie. Ni etendiĝis niajn mantukojn sur la kuŝseĝojn, kiujn ni luis kune kun sunombrelon kaj malgranda tablo (cetere tre malmultekoste).
Durres estas ne nur havenurbo, sed ankaŭ amata celo por turistoj. Sude de la urbo, kie ni loĝas, estas kilometerlonga plaĝo kun multaj pluretaĝaj hoteloj unu post la alia. La plej multaj feriuloj estas albanoj kaj kosovoalbanoj. Oni diras, ke vi povas trovi preskaŭ ne spacon por kuŝi ĉe la plaĝo -la kuŝseĝoj kaj sunombreloj staras en densaj vicoj.
Ankaŭ hodiaŭ la aliakaze tiel malplena plaĝo estis tre plena pro la feriotago. Patro ludas kun sia filineto. Ŝi kuŝis sur la sablo kaj li kovris ŝin per la sablo. Enfosiginte ŝin en la sablo, la patro fotis ŝin. La ĉirkaŭ 3 aŭ 4-jaraĝa knabineto kriĉis pro ĝojo. Junaj virinoj sunbanis siajn korpojn sub la suno kaj sub iliaj sunokulvitroj ili observis la preterparadantajn junajn virojn. Aliaj knaboj kaj junaj viroj ludis futbalon.
Antaŭ 2 tagoj posttagmeze ni promenis ĉe la plaĝo kaj ni sidis nin en la proksimeco de futballudantaj viroj. Subite ili demandis min ion. Unue mi ne komprenis, sed ili komprenigis al mi, ke ili serĉas alian kunludanton. Ĉar mi ŝatas kiki, mi partoprenis al la maĉo. Ĝi amuzigis min multe. Post duona horo mi estis nokaŭta. La kunludantoj invitis nin trinki bieron kun ili. Nur unu el ili povis paroli tre malmulte da angla, pro tio la konversacio estis malfacila.
Ne for de ni kuŝis evidente enamiĝinta paro. Ili kisis unu la alian kaj la virino ĉiam subridis. Aspektas, ke ili ĵus konatigis sin. Ili aspektis nove enamiĝintaj.
Kutime ni kuiris mem por ŝpari monon, ĉar ni volos mondvojaĝi kiel eble plej longe per nia ŝparmono. Sed hodiaŭ ni malenviis bongustan manĝaĵon al ni en unu el la multaj restoracioj laŭlonge de la plaĝo. Mia edzino ĝuis sepion kaj mi manĝis marfiŝon. Je la 5-a ni promenis reen al nia apartamento, kiu troviĝas nur 15 minutojn piede malproksime de nia loĝejeto. Estis tre bela tago.
Kiel vi vidas, tiu tago ĉe la plaĝo estus povinta okazi ĉie en la mondo.