Antaŭ 2 tagoj albano, kun kiu ni renkontiĝis ĉe la plaĝo, rakontis al mi pri la reĝo de Albanujo. Mi ne sciis antaŭe, ke en Albanujo iam ajn ekzistis reĝo. Li nomo estis Zog la 1-a kaj li regis dum la unua duono de la 20-a jarcento.
Zog, la unua kaj ununura reĝo de Albanujo mortis en la jaro 1961 ekzile en Parizo pro stomakokancero. Li naskiĝis en feŭda familio kaj asertis, ke li devenus de Skanderbeg, la mezepoka albana heroo (mi raportis pri tio). Li estis elektita kiel prezidento en la jaro 1925 kaj kronita en la jaro 1928. Por tio Albanujo fariĝis konstitucia monarkio laŭmodele de Italujo.
La palaco estis konstruita kaj preskaŭ komplete pagita de la italoj dum la 1930-aj jaroj. Tiutempe la palaco disponis pri pargetoj, la plafono de la ĉefa salono havis freskojn kaj al la unua etaĝo kondukis marmora ŝtuparo. La fokuso de la atento en la ĉefa salono estis trono el orumita nuksoligno, kiu estis donaco de la reĝo de Italujo. Onidire la reĝo de Italujo sidis sur tiu trono, postkiam la italoj invadis Albanujon kaj devigis la reĝon Zog ekzili.
Zog estis iriza persono. Li postvivis pli ol 50 asesinojn dum li estis reĝo kaj li estis la unua monarko, kiu repafadis, kiam la asasinuloj atakis lin, ĉar li ĉiam portis kun si revolveron. Sed en la palaco la vivo estis trankvila. La plej grava okupo estis pokero, kiun li luds kun siaj fratinoj. Kaj li ŝatis fumi parfumitajn cigaredojn, de kiuj li fumis 150 ĉiutage.
Dum la komunista periodo la palacio estis uzita por geedziĝaj festoj. Antaŭ 10 jaroj la magistrato de Durres volis establi luksan hotelon. Sed la planoj fiaskis pro neĉestintaj investistoj. Tial la palaco disfalis kaj mi povis vidi ĝin nur de ekstere.
Kiam en Durres mi demandis je la vojo al la palaco, multe da homoj ne konis ĝin. Kelkaj diris, ke la palaco estas en Tirano kaj aliaj sciis nenion pri tio.