Kiuj ne sidadas ie, tiuj veturas Mercedeson. Ĉar Mercedes nomiĝas la nekontesta kaj ĉieesta simbolo de la nova, postkomunista Albanujo. Mercedes estas por la Albanoj evidenta la kvintesenco de la aŭtomobilo, de kiam la reĝo Zog, kiam li edziĝis en la jaro 1938, ricevis ruĝegan Mercedeson kiel donacaĵo de Adolf Hitler kaj ĉar ankaŭ la ŝtatkaleŝo de Envar Hodscha (pronuncu: Hoĝa) venis el Stutgarto, la produktejo de Mercedes. Pli multe ol la duono da la albana personaŭta stoko, ĉu en la ĉefurbo Tirano ĉu en la plej malantaŭa montara valo, konsistas el Mercedes. Ili estas plej multe grandaĝaj veteranoj de la aŭtovojoj, havas 10, 20, 30 jarojn kaj majstras suverene la malglatajn, kelkfoje ne ekzistajn stratojn de Balkono.
La Mercedes-manio volas esti kulturita adekvate, kaj tial stratorande en Albanujo vi povas vidi ne nur vicigitajn bunkrojn kaj konstruaĵruinojn, sed ankaŭ sennombrajn improvizitajn aŭtolavejojn. Ŝanceliĝa tegmento, 2 akvotuboj kaj polvosuĉilo sufiĉas por tio. La ŝildo kun la surskribo „lavazh“ staras antaŭ kafejoj kaj restoracioj, apud preĝejoj kaj moskeoj, kaj kelkfoje ankaŭ apud kampo, sur kiu la kamparanoj sarkas fiherbojn kaj azeno duondormas en la suno.