Efektive Kruja troviĝas nur 45 kilometrojn for de nia apartamento kaj oni devus pensi, ke oni estus tie en la daŭro de 1 horon. Sed en Albanujo -tion ni devis lerni- pro la stratoŝtato kaj la trafiko tio estas diferenca. Ni bezonis 1,5 horojn.
Kruje situas sur montodeklivo. Ĝia loĝatigo retroiras ĝis la frumezepoko. Dum la 15-a jarcento la urbo travivis ĝian florepokon. Sub Skanderbeg (Georg Kastriota, ĉ. 1405 – 1468) Kruja estis la plej grava fortikaĵo de la ribeluloj. Skanderbeg devenis de albana gento, sed li pasigis plurajn jarojn en Adrianopel (hodiaŭ Edirne), kie la osmanoj tenis lin kiel ostaĝo, or ke lia patro, kiu regis super kelkaj albanaj regionoj, bonkondutu. En Adrianopel Georg akceptis la islamon kaj la nom Iskander aŭ Skender. Li afiksis la suplemento „beg“ aŭ „bey“ al sia nomo, tial lia nomo estis Skanderbeg. „Beg“ estis osmana militara rangotitolo kompare kun rango de kolonelo.
En la jaro 1443, kiam hungara armeo antaŭenigis en la osmana sfero de influo, Skanderbeg formoviĝis kun siaj trupoj de la osmanoj kaj konkeris la fortikaĵon Kruja. De tie li organizis la rezistado kontraŭ la osmanoj. La rezisto kontraŭ la osmanoj estis unue tre sukcesa kaj Skanderbeg sukcesis alianciĝi kun gravaj lokaj potenculoj de grandaj partoj de la hodiaŭa Albanujo. Tiu militara alianca, konata kiel „albana ligo“, staris sub la ĉefa komando de Skanderbeg. Dank' al gerila taktiko kaj la strategia avantaĝo en la ne facile alireblaj montaraj regionoj Skanderbeg povis transpreni grandan teritorion sub lia regado. La plurfoja osmana sieĝo de Krujo en la jaroj 1450, 1466 kaj 1467 ĉiufoje devis esti interrompitaj nesukcesinte. En la jaro 1478, dek jarojn post la morto de Skanderbeg, la osmanoj konkeris Kruja-n. Tiam la teritorio de Albanujo fariĝis pli ol 400 jarojn parto de osmana imperio.
Skanderbeg estis proklamita nacia heroo dum la dua duono de la 19-a jarcento. Lia blazono, la dukapa aglo, fariĝis poste la ŝtata blazono de Albanujo kaj simbolo por la Albaneco.
La fortikaĵo de Kruja estis alikonstruita kaj renovigita fundamente fare de la filino Pranvera de la komunisma diktatoro Enver Hoĝa. Bedaŭrinde tiu renovigo komplete malsukcesis, ĉar ĝi ne sekvis al la historia modelo. Krome la skultaĵoj kaj murpentraĵoj estas tre kiĉaj, -same kiel ni konas tion de la komunismaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj en aliaj iamaj komunismaj landoj.
Normale la elrigardo de la fortikaĵo estas certe tre bela, sed hodiaŭ la videbleco ne estis bona, ĉar estis brume, tiel ke ni nur povis vidi ĝis al la plej proksimaj montoj kaj lagetoj.