Viroj, ĉu junaj aŭ maljunaj, formas la bildon en la publikeco. Ili sidadas ĉie kaj trinkas kafon en kafejo aŭ rakion en tavernon, ili sidadas tutsimle sub tolmarkezoj aŭ sunombreloj, sidadas sur parkbenkoj kaj fumas aŭ ludas domenon, sidadas unuope, duope, grupope. Ili sidadas kaj kartludadas, ludadas ŝakon, legadas gazetojn, babiladas, negocas aŭ silentas. Sed ili sidadas ĉie. Kaj se mi rigardas en la sulkiĝintaj vizaĝoj de la maljunaj viroj, tiam mi havas la impreson, ke ili sidadas jam de eterneco kaj sidados per eterne.