Hodiaŭ ni atingis nian sekvantan celon – Albanujo. En mia junaĝo mi legis la libron „En la lando de la skipetaroj“de Karl May . Kion mi legis ĉion hodiau pri tiu lando: mizera infrastrukturo, koruptado , nesekura lando, ktp..Sed ni volos konvinkiĝi mem pri tio kaj pro tio ni luprenis malgrandan loĝejon en Durres, ĉemara urbo ĉirkaŭ 30 kilometrojn okcidente de Tirano.
La strato de el la montenegra-albana limo al Durres estis bona, neniuj problemoj. Sed en Durres la flankaj stratoj estas aŭ ŝmiritaj per gudro, sed ili havas grandajn truojn aŭ ili ne estas gudritaj, do kampaj vojoj. Tial ni povis veturi per aŭto kiel la nia nur tre malrapide.
Ni volis renkontiĝi kun nia ludonanto ĉe la stacidomo, ĉar nia navigilo montras al ni nur la ĉefajn stratojn de Albanujo – ne tre helpema. Subite ni troviĝas sur strato, kiu estas blokita pro konstruadlaboroj. Mi volis demandi la policiston je la vojo, sed li ne komprenis mian demandon. Mi bezonis ĉirkaŭ 10 minutojn por trovi homon, kiu komprenis min kaj tiu povis klarigi al mi la vojon parolante balbute anglalingve. Post multe da informpetoj ni atingis la stacidomon, kiu ni renkontiĝis nian ludonanton. Ankaŭ li ne povis paroli la anglan. Sed per manoj kaj mienoj ni komprenis: „Bonvolu sekvi min“. Post pluaj 15 minutoj ni vidis la domon, kiu situas rande de Durres, nur 10 minutojn piede al plaĝo. Feliĉe liaj filinoj povas paroli la anglan bone. Ili klarigis ĉion al ni. La loĝejeto estas granda kaj pura kaj havas belan ĝardenon, kiu ni povas sidi, rilaksi kaj kradrosti. Tio estas bona, ĉar ni, antaŭ ĉio mia edzino, ŝatas kradrosti. Ni uzos ĝin certe ofte.
Nia unua impreso: Certe estos tre interesa sperto.