Forlasinte Dubrovnikon ni atingis tra rapide la limon al Montenegro. Enigme la kontrolado ĉe la kroata dogano, forlasonte Kroation, estis pli longa kaj pli intensa ol ĉe la montenegra dogano. Krome la montenegraj doganistoj estis pli afablaj ol ilia kroataj kolegoj.
La veturado laŭlonge la ĉeborda strato estis rava. En Kamenari ni uzis pramon al Lepetane por ŝpari la pli longan vojon al Kotoro. Sed ni malbonŝancis. La strato al Kotoro estis blokita pro stratokonstruadlaboroj ĉirkaŭ 3 kilometrojn antaŭ la urbeto Kotoro. Do ni devis piediri al Kotoro, ĉar ni nepre volis viziti ĝin.
Kaj valoris!
Kotoro apartenas al kulturmondheredaĵo de UNESKO. La malnova urbo kaj la montesupra kastelo estas ĉirkaŭataj de tre longa muro. Ĝi kondukas laŭlonge la deklivo ĝis la montosupro – tre itoreska, sed nekredebla tasko por la iamaj konstruintoj. Ĉar mia edzino laciĝas rapide, mi decidis supreniri sole al la fortikaĵaj ruinaĵoj. La vojo estas tre kruta, sed por tio la elrigardo de el la fortikaĵo estas senspiriga kaj la penado valoris por tiu elrigardo. Mi restis tie supre 45 minutojn, ĉar mi estis tiugrade impresita, ke mi ne povis deiĝi. Kaj mi bedaŭris iomete, ke mi devis ekiri reen tiel rapide, sed mia edzino atendis min en la malnovaŭrbo trinkante kafon kaj legante libron.
Malfrue posttagmeze ni forlasis Kotoron, ĉar ni havis rendevuon kun montenegra gastiganto de Couchsurfing. Li loĝas kun lia koramikino proksime de Budva en malgranda vilaĝo. Mia edzino kaj mi kuiris ŝvaban specialaĵon por ili kaj ni kaj trinkis bieron kune kun ili. La vespero estis afabla kaj amuza.