Hodiaŭ ni pakis niajn aĵojn en la aŭton, ĉar morgaŭ ni volos forlasi Dubrovnikon kaj iri al Albanio tra Montenegro.
Anticipe mi volus diri: Ni ŝatis Dubrovnikon.
Kial? Nu, la urbo havas belan malnovan urbon kaj havenon, kie oni povas sidi bone kaj observi la homojn aŭ legi libron. Ni havis bonŝancon, ĉar, kiam ni alvenis, ne jam estis multe da turistoj. Tiumaniere ni povis ĝui la urbon sen la amaso da turistoj. Nuntempe la urbo ekpleniĝas de turistoj. Ankaŭ ni ŝatis migri tra la belan ĉirkaŭaĵo. La montetoj estas tiaj, ke, kiam vi estas montosupre, vi povas subenvidi en la valoj kaj al la maro. Estis grandiozaj migradoj.
Entute la vetero estis fabela -nur dum la Paskotago pluvegis kaj estis malvarme. La ĉemara vento estas refreŝiga dum tagoj kiel hodiaŭ. Dum ne tiel varmaj tagoj la vento estis malvarmeta kaj la korpo malvarmiĝas tre rapide.
Tio frapas la okulojn pozitive: La urbo estas pura, havas bonan infrastrukturon (publikaj transportiloj, abundo da manĝeblecejoj kaj tranokteblecejoj). Presakaŭ ĉiu homoj povas paroli la anglan tiel bone, ke ni povis interkompreniĝi sen problemoj. Tion mi ne spertis antaŭe.
Kio estas negativa? Dubrovniko estas la plej multekosta regiono de Kroati, verŝajne pro la intensa turismo. La homoj estas distancitaj kaj tial estas malfacile kontaktiĝi kun ili. Ĉio estas laŭnegoca.
Tiu, kiu volas sperti naturon kaj historian ejon, vizitu Dubrovnikon!