Ĉar mia edzino volis ankaŭ vidi la elrigardon de el la monto Srd, ni ekskursis veture tien hieraŭ.
Mallonge malantaŭ Dubrovniko oni trovas malgrandan straton, kiu kondukas sur la 412 metrojn alta monto Srd. Per la rigardo el la malnova urbo vi povas antaŭsenti tion, kio atendas vin tie supre.
La debranĉiĝo de el la ĉeborda strato ne troveblas falcile, ĉar neniu indikilo estas muntita. Nur malgranda indikilo, kiu montras la vojon al Konoba Dubravka, videblas. Pli bona estas la veturado tien sur la nacia strato D8 de sudo, ĉar tiam vi ne devas kurbigi maldekstren penplene.
La gudrita vojo meandriĝas serpentume supren. Tie kaj ĉi tie estas preterpasejo por preterveturigi la kontraŭdirektan trafikon.
Ni preterveturis arboretojn kaj ruiniĝintajn domojn. Jam post la duono de la tienveturado ni havis tiun belan elrigardon al Dubrovniko. Ni pluveturis direkte al montosupro. Ni estas survoje preskaŭ solaj.
Tiu ne sentas certe, kiu provas vidi la radiotelegrafian maston. Ĝi estas videbla de malproksime kaj montras la vojon.
Ni parkis sur makadama parkejo rekte apud la fortikaĵoruinoj el la napoleana epoko. En la fortikaĵoruinoj kroataj naciaj gvardioj fortikiĝis kaj rezistis fanatike kontraŭ la serboj dum la intercivitana milito. Tamen la funikularo kaj la stacio estis detruitaj.
Okulfrapa estas ankaŭ tiu memorŝtono de soldato, kiu staras kiel memoriga monumento tie supre. Inkuba sentimento etendiĝas en tiu preskaŭ fantoma etoso.
La elrigardo al Dubrovniko kaj la ĉirkaŭaĵon estas simple grandioza. La montosupra krucifikso, iam donaco de Napoleono, estis ankaŭ detruita. Ĝi estis rekonstruita deorigine kaj estas iluminata nokte per granda lumĵetilo. Tiumaniere ĝi estas videbla de malproksime kaj gardas la urbon.