Dum mia migrado Nuntempe la vetero dorlotas nin. Postkiam hieraŭ estis sune, sed ventege, estis hodiaŭ sune kaj varme. Tial mi decidis matene fari migradon super la montoj internlande sudoriente de Dubrovniko. Mi ligis miajn migradbotojn, enpakis mian dorsosakon (trinkaĵo, mangaĵo kaj poŝtelefono) kaj ekveturis aŭtobuse al Plat (ĉirkaŭ 15 kilometrojn for de Dubrovniko surstrade). De tie mi remigradis al Dubrovniko.
Malantaŭ Plat mi supreniris la monton kaj tiam mi povis migradi sur la montodorso ĝis al Grbavac tra Makoše. De la montodorso mi povis vidi dekstre la montojn de Bosnio-Hercegovino la tutan tempon. Ĉiam denove venis nuboj sur la ĉielo, tiel ke ne estis tro varme. De Grbavac mi subeniris al Dubac, vilaĝo ĉe la nacia strato D8. Laŭlonge tiu strato mi devis iri proksimume 1,5 kilometrojn, tiam mi povis laŭiri strateton al Dubrovniko. Entute mia migraddistanco estis 20,6 kilometrojn laŭ mia pedometro kaj mi bezonis por tiu distanco 6,5 horojn inkluzive ripoztempoj.
Bedaŭrinde la videbleco ne estis tiel bona, ĉar estis nebulete. Tamen mi ovis vidi la montojn de Bosnio-Hercegovino kaj la maron de el la montodorso. Survoje de Dubac al Dubrovniko mi povis vidi maldekstre tre bone la insulon Lokrum. Onidire Lokrum estu tre bela, sed mi ne interesiĝas pri tiu. Troaj regionanoj laŭdas tiun insulon, sed mi renkontiĝis en la malnova haveno kun kelkaj turistoj, kiuj estis tre seniluziigitaj.
Je la 5-a posttagmeze mi atingis nian apartamenton -lacege kaj elĉerpite, sed tre feliĉe pri tiu fabela migradtago.